Andreas Heinrich August Hatham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Heinrich August Hatham
En la domo maldekstra estis dum kelkaj jaroj la de Hatham fondita privata lernejo (Erfurter Straße 22, Arnstadt).
En la domo maldekstra estis dum kelkaj jaroj la de Hatham fondita privata lernejo (Erfurter Straße 22, Arnstadt).
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1798 (1798-06-22)
en Arnstadt
Morto 12-an de decembro 1866 (1866-12-12) (68-jaraĝa)
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andreas Heinrich August HATHAM (naskiĝinta en la 22-a de junio 1798 en Arnstadt, mortinta samloke la 12-an de decembro 1866) estis germana pedagogo kaj regionhistoriisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la lernejo (1820) Hatham studis teologion kaj pedagogikon en Jena deĵoronte kiel privata instruisto kaj edukisto i.a. en Bavario. En 1831 li revenis al la naskiĝurbo kie li fondis privatan klerigejon (verŝajne en sia loĝejo en Erfurter-strato nr 22 - kie estis la libropresejo Otto Böttner). Malgraŭ granda nombro da aliĝintoj tiu ĉi institucio nur mallonge funkciis kaj fermitis jam en 1836. La saman jaron fonditis de Hatham kune kun Ernst John la pormetiista societo Gewerbeverein. Tiam li ekestis gvidanto de edifaj preĝadoj en la Hospitalo Sanktaj Georgo kaj Jakobo kaj en la prizono. Krome li estis ĉefa kantisto ĉe Bach-kirko.

Kiel skriblerniganto kaj kopiisto li perlaboris sian vivon ankaŭ: sed regionhistorie plej gravis lia verkista agado. Li verkis la enhave ege interesan libron: Arnstadt nach seinen gegenwärtigen Verhältnissen und unter Beifügung vieler gechichtlicher Notizen, sowie einer kurzen, getreuen Schilderung seiner Umgebung dargestellt. Ein Hand- und Adressbuch für Einheimische und Fremde (1841).

Hatham estis la edzo de Albertine Emilie Charlotte (fraŭlina nomo: Baum) el Angelroda.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Thüringer Wald und dessen nächste Umgebung (sen jaro: planitis 30 kajeroj, fakte aperis nur 8)
  • Schloß und Dorf Elgersburg am Fuße des Thüringer Waldes, mit seiner Wasserheilanstalt und nächsten Umgebung (Arnstadt: 1841)
  • Die Eremitage bei Arnstadt (Arnstadt: 1843)
  • Der Türken-Sklave, Hans Nicol Fürneisen aus Geschwenda im Fürstenthum Schwarzburg-Sondershausen (Arnstadt: 1845)
  • Treuer Führer zu den Bewohnern Arnstadts (Arnstadt: 1849)
  • Die Kirche unserer lieben Frauen zu Arnstadt (Arnstadt: 1863).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 282