Max Brod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Brod
Persona informo
Max Brod
Naskiĝo 27-an de majo 1884 (1884-05-27)
en Prago
Morto 20-an de decembro 1968 (1968-12-20) (84-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Tombo Trumpeldor cemetery vd
Lingvoj ĉeĥagermana vd
Ŝtataneco IsraeloCislajtio vd
Alma mater jura fakultato de la Universitato de Karolo • Faculty of Law, German University in Prague vd
Subskribo Max Brod
Familio
Edz(in)o Elsa Brod vd
Profesio
Okupo lingvistokomponistopianisto • romanisto • tradukistoĵurnalisto • kantotekstisto • poeto-juristo • verkisto • biografo • publikigistodramaturgo • poeto • muzikisto • theatre critic • oficisto vd
Aktiva en Prago vd
Aktiva dum 1906– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Max Brod (naskiĝis la 27-an de majo 1884 en Prago, tiuepoke en Aŭstrio-Hungario; mortis la 20-an de decembro 1968 en Tel Aviv) estis bohemia germanlingva juda verkisto, tradukisto kaj komponisto.

Dum sia studado de juro en Prago li konatiĝis kun Franz Kafka, kies verkaron kaj biografion li eldonis post lia morto.

En Ĉeĥoslovakio post 1918 Brod laboris en gazetara fako de la registaro, publikigadis teatrajn kaj muzikajn kritikojn kaj eseojn kaj verkis proprajn romanojn, poemojn, teatraĵojn kaj filozofiajn verkojn. En 1939 li fuĝis antaŭ nazioj en Palestinon, kie li aktivis kie dramaturgo de la hebrea teatro Habimah. Li tradukis el la ĉeĥa, latina, hebrea kaj franca.

Malpli konata estas lia muzika verkaro. Liaj studfakoj ja estis - krom juro - muziko, komponado kaj piano. Li estis brila pianisto. Kiel komponisto li aktivis ĝis meze de la 1950-aj jaroj, li kreis precipe ĉambromuzikajn verkojn, inter ili 14 ciklojn de lidoj (lidociklojn, de: Liederzyklus). Lia instruisto pri komponado estis disĉiplo de Antonín Dvořák, kies muziko kaj stilo forte influis ankaŭ Brod. Oni taksas Brod kiel reprezentanton de la "mediteranea skolo" en la muziko de moderna Israelo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kampf um Wahrheit (Batalo pri la vero):
    • Tycho Brahes Weg zum Gott (La vojo de Tycho Brahe al Dio, 1915)
    • Rëubeni, Fürst der Juden (Reubeni, la juda princo, 1934 - renesanca romano el la malnova Prago)
    • Galilei in Gefangenschaft (Galileo arestita, 1948)
  • Diesseits und Jenseits (En ĉi tiu kaj en la transa mondoj, 1947 - filozofiaj eseoj)
  • Leoš Janáček, Leben und Werk (Leoš Janáček, la vivo kaj verko, 1925)
  • Streitbares Leben (Batalplena vivo, 1966 - aŭtobiografio)
  • Der Prager Kreis (La Praga Rondo, 1966)
  • Rebellische Herzen (Ribelemaj koroj, 1968)
  • Franzi oder Eine Liebe zweiten Ranges (Franzi, aŭ duaranga amo, 1922)
  • Leben mit einer Göttin (Vivo kun diino, 1923)
  • Die Frau, nach der man sich sehnt (Virino, pri kiu oni sopiras, 1927)
  • Stefan Rott, Oder Das Jahr der Entscheidung (Stefano Rott, aŭ Fatala jaro, 1931)
  • Die verkaufte Braut. Der abenteurliche Lebensroman des Textdichters Karel Sabina (Vendita fianĉino. Aventura vivromano de libretisto Karel Sabina, 1962)
  • Der Weg des Verliebten (La vojo de enamiĝinto, 1907)
  • Gesang einer Giftschlange (Kanto de venena serpento, 1966)
  • Tod den Toten! (Morton al mortintoj!, 1906)
  • Ein tschechisches Dienstmädchen (Ĉeĥa servistino, 1910)
  • Jugend in Nebel (Juneco en nebulo, 1959)
  • Die Höhe des Gefühls (Kulmina emocio, 1913)
  • Prager Sternenhimmel (Praga stelĉielo, 1966)

Fotoj[redakti | redakti fonton]