Ferdynand Ossendowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdynand Ossendowski
Persona informo
Ferdynand Antoni Ossendowski
Naskiĝo 27-an de majo 1878 (1878-05-27)
en Ludza
Morto 3-an de januaro 1945 (1945-01-03) (66-jaraĝa)
en Grodzisk Mazowiecki, Mazovia Provinco,  Pollando
Tombo Milanówek vd
Religio luteranismo vd
Etno poloj vd
Lingvoj rusapolaanglaĉina vd
Ŝtataneco PollandoDua Pola Respubliko vd
Alma mater Imperia Sankt-Peterburga Universitato vd
Partio Partio Nacia vd
Subskribo Ferdynand Ossendowski
Familio
Edz(in)o Zofia Iwanowska-Płoszko vd
Profesio
Alia nomo Feranto, Mark Czertwan • Антон Мартынович Оссендовский • Feranto • Mark Czertwan vd
Okupo fizikistokemiistobiologo • esploristo • antropologo • lingvistokartografoĵurnalistoverkistogeologo • biokemiisto • Q96207371 • mineralogo vd
Aktiva dum 1897– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferdynand Antoni Ossendowski (naskiĝis la 27-an de majo 1876 en Ludza en vicebska gubernio, Rusio — mortis la 3-an de januaro 1945 en Żółwin apud Milanówek, Pollando) - estis pola verkisto, ĵurnalisto, vojaĝisto, kontraŭkomunisto, akademia instruisto.

Ferdynand Antoni Ossendowski

Li iĝis membro de la Franca Akademio kaj estis politika, scienca kaj socia aganto. Li estas eble post la Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz unu el la plej famaj polaj verkistoj, oni eldonis liajn verkojn en 22 lingvoj kun la suma eldonkvanto pli ol 80 milionoj da ekzempleroj.

Ferdynand Ossendowski kun edzino Zofia kaj konatulo en Kosowo Huculskie
Interno de la laborejo de Ossendowski en Varsovio
La memortabulo de la verkisto ĉe la domo de la strato Grójecka n-ro 27 en Varsovio
Honora Legio (medalo de kavaliro)
La tombo de Ossendowski en Milanówek, apud Varsovio
Palmordeno (Francio)
Palmordeno (Francio)
La Ora Laŭro de Pola Akademio pri Literaturo

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de kuracisto Marcin Ossendowski kaj Wiktoria Bortkiewicz. La familio havis tataran kaj nobelan devenon, blazono Lis (Vulpo). Li studis matematikon kun naturscienco en Sankt-Peterburgo, kaj ankaŭ kemion kun fiziko en Parizo. Scienca laboristo ĉe Universitato de Sankt-Peterburgo kaj profesoro de Teknika Universitato en Tomsk. Li tamen ne elektis sciencan karieron ĉar lia hobio estis vojaĝoj. En 1905 translokiĝis al Manĉurio, kie gvidis geologiajn esplorojn. Pro organizado de protestoj kontraŭ reprezalioj en Kongresa Pollando kondamnita de rusa juĝejo al unu jaro kaj duono de mallibero. Ekliberiĝis en 1908.

Li vojaĝis tra la Altaja Regiono en Siberio, iris sur komercaj ŝipoj al Barato, Japanio kaj Sumatro. Raportojn pri siaj vojaĝoj publikigis.

Dum la interna milito en Rusio aktive kunlaboris kun la komandejo de blankaj rusoj; estis i.a. konsilanto de admiralo Aleksandr Kolĉak. Li transdonis okcidenten t.n. dokumentoj de Sisson, kiuj pruvis, ke Lenin estis spiono de la germana spionagentejo, kaj aktiveco de bolŝevika partio estis financata de germana mono. Kvankam kelkiuj fontoj konsideras la dokumentojn falsaj, tamen fakto pri helpo al Lenin flanke de la Germana Supera Komandejo estas certa.

Ĝenerale konata pro sia kontraŭkomunista sinteno post falo de Kolĉak estis serĉata de bolŝevika politika polico - Ĉeka. Danke al eksterordinaraj kapabloj adaptiĝi (lerte konis 7 fremdajn lingvojn kun la ĉina kaj mongola), sukcesis transiri de de kontrolata de bolŝevikoj Rusio al Mongolio. En ties ĉefurbo Ulaanbaataro estis konsilanto de la mongola gvidanto kaj nacia heroo barono Roman Ungern von Sternberg, batalantan helpe de organizita de si Azia Ĉevala Divizio por sendependeco de la lando. La rolo de Ossendowski plenumita en Mongolio estas vualita de sekreto; ĝi estis sendube sufiĉe esenca, li mem nevolonte pri tio parolis.

La mondan famon alportis al Ossendowski la libreto: Bestoj, homoj, dioj, kiu atingis rekordan nombron de 19 tradukoj al fremdaj lingvoj. En ĝi li priskribis rememorojn de la forkuro el Rusio trafita de revolucia kaoso. La priskribo pritraktas vojaĝon tra Omsk al Krasnojarsk, vintron en tajgo, transveturon al Mongolio kaj plu tra Tibeto ĝis Ĉinio.

Al Pollando revenis en 1922. Dum la intermilita periodo okupiĝis pri literatura agado publikigante multe da romanoj, ĉefe en la stilo de "vojaĝaj amaventuroj". Aperis 77 libroj de la verkisto, 150 tradukaĵoj en 20 lingvojn. En 1936 estis distingita de la Ora Akademia Laŭro de Pola Akademio de Literaturo "pro meritoj kampe de vojaĝista literaturo".

Fine de germana okupacio, februare 1943, eniris konspiran Nacian Partion. Mortis en Żółwin en 1945, tuj antaŭ eniro de Ruĝa Armeo, enterigita en Milanówek-tombejo.

Ossendowski neniam malkaŝis ajnan detalaron de sia politika-spiona agado. La arkivejo estis zorgeme neniigita antaŭ lia morto.

Pro la enhavo de la libro "Lenin" - literatura biografio de la gvidanto de oktobra revolucio - ekstreme akra kritiko de la revolucio kaj komunismo, tuj post okupacia eniro de rusoj lia tombo estis urĝe serĉata. Kaj post ĝia trovo oni elterigis la kadavron ĉar NKVD volis certiĝi ĉu la persona malamiko de Lenin certe ne vivas.

Memoro pri la verkisto[redakti | redakti fonton]

Li estas kavaliro de la ordenoj en Francio: de la Honora legio (vidu la apudan foton de la ordeno) kaj de la Palmordeno (Francio) (vidu la suban foton).

En la jaro 1936 distingita per la Ora Laŭro de Pola Akademio pri Literaturo (vidu la suban foton de la ordeno). Post la dua mondmilito kondamnita al forgeso, cenzurita en Pola Popola Respubliko, kies regopovoj malpermesis publikigi verkojn de Ossendowski. Ĉiuj liaj libroj troviĝantaj en bibliotekoj estis konfiskitaj. Nur ekde 1989 lia verkaro povas esti oficiale eldonata.

En 2004 urbaj regopovoj de Milanówek financis novan tomboŝtonon sur la loka tombejo (vidu la suban foton), lian nomon havas unu el ĝardenplacoj. En 2006 oni surmurigis memortabulon en la dome ĉe la strato Grójecka 27 en la varsovia kvartalo Ochota (vidu la supran foton), kie la verkisto loĝis dum la milito; pro protesto de la domloĝantoj de la tabulo oni forviŝis la vorton "kontraŭkomunisto". En 2009 estis malkovrita memortabulo en la vekista domo en Nieszawa. En Michalin (kvartalo de urbo Józefów) apud Varsovio en Muzeo al Polaj Vojaĝistoj estas ekspozicio pri vojaĝoj de la verkisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Witold Stanisław Michałowski: Tajemnica Ossendowskiego. Warszawa: ALFA, 1990, s. 168. ISBN 8370012582.
  • Ludzie, zwierzęta i nowi bogowie: Krzysztof Dębnicki, National Geographic Polska, nr 1 (64) styczeń 2005.
  • Witold Michałowski, Ossendowski Antoni en: Polski Słownik Biograficzny Tom XXIV (Olszamowski Bolesław – Padlewski Zygmunt) Warszawa 1979 ss. 381-385

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]