Tomsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomsk

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 634000–634999 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 572 740  (2017) [+]
Loĝdenso 1 944 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 29′ N, 84° 57′ O (mapo)56.48861111111184.952222222222Koordinatoj: 56° 29′ N, 84° 57′ O (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Areo 294,6 km² (29 460 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Situo de Tomsk
Situo de Tomsk

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tomsk [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Tri-rubla monero de 2004

Tomsk (ruse Томск) estas urbo en Rusio, la ĉefurbo de Tomska provinco. La urbo situas en Okcidenta Siberio ĉe la rivero Tomj (Томь), 60 kilometrojn de ĝia enfluejo en riveron Obj (Обь), kaj sur bordoj de la rivero Uŝajka (Ушайка) (enfluaĵo de ka rivero Tomj).

En la jaro 1959 la urbo havis 249 mil loĝantojn.

En 2005 la urbo havis 512,6 mil loĝantojn kaj estis la 34-e plej granda urbo de Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en la jaro 2005) estas 69401.

La urbo estis fondita en 1604.

Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1782.

La interurba telefona kodo estas 3822; la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en 2020).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 4 horoj (en la jaro 2005).

La urbo antaŭe havis la nomon "Tomskij ostrog" (Томский острог).

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas severa, kontinenta. Mezuma temperaturo estas −1,3 °C. La plej malalta temperaturo estis registrita en januaro 1969: −55 °C.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Tomska Ŝtata Universitato

Tomska Ŝtata Universitato, fondita en 1878, estis la unua en Siberio. Ekde tiam en Tomsk aperis ankaŭ aliaj superaj lernejoj. En 2003 pli ol 83 mil tomskanoj (ĉirkaŭ kvinono de la urbanoj!) estis studentoj.

Ligna arkitekturo[redakti | redakti fonton]

En Tomsk konserviĝis multaj specimenoj de ligna arkitekturo (en la strato Sovetskaja ekzemple[1]). Bedaŭrinde, la lignaj konstruaĵoj de jaro al jaro iĝas malpli multaj.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Tomsko havas bonan tradicion en volejbalo, basketbalo, ŝakoj. En la jaro 2005 la loka piedpilka teamo "Tomj" (Томь) eniris la superan ligon de la rusia ĉampionato.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Tomsk[redakti | redakti fonton]

La nun funkcianta Tomska Esperanto-Klubo estis fondita en Tomsk la 19an de majo 1979. La unua prezidanto estis Aleksandro Shlafer. La nuna prezidanto, Aleksej Birjulin, estas unu el la 19 fondintoj de la klubo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
  1. (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 76, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6