Tomska Esperanto-Klubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Insigno de Tomska Esperanto-klubo

Tomska Esperanto-klubo estis kreita la 19-an de majo 1979.

Kvankam nuna klubo aperis en 1979, historio de esperanto-movado en Tomsk komenciĝis multe pli frue. En marto de 1908 komenciĝis kursoj en medicina fakultato de Tomska Universitato, poste aliaj kursoj - en Teknologia Instituto. En 1911 tomskaj esperantistoj partoprenis industrian-agrokulturan ekspozicion en Omsko. Post la Unua mondmilito en Tomsk en domo en ĉefstrato situis stabejo de Hungaraj militkaptitoj (pri tiu atestas tabulo kun rus-esperanta surskribo sur la domo). Sed en 1930-aj jaroj la esperantistoj iĝis viktimoj de persekutoj, tial en Tomsko preskaŭ haltis la E-vivo.

Citaĵo
 Foje, en la jaro 1979, grupo da tre junaj kaj tre aktivaj homoj fore de bruo urba, romantike rigardante al lignofajro eldiris la ideon - 'Organizu ni klubon, Esperanto-klubon en Tomsk! En Krasnojarsk klubo estas, en Novosibirsk estas, en Omsk estas, sed en Tomsk ne! Kial?'. Estis dirita - iĝis farita. Nun eblas proklami nomojn de la plej aktivaj 'komplotintoj': Birjulin Aleksej, Gulidov Anatolij, fratoj Shlafer - Aleksandr kaj Miĥail. Aliajn estas malfacile rememori pro tio ke longa tempo pasis... (Gennadij Basov, eks-prezidanto de la klubo) 

Nur en 1980-aj jaroj samideanoj Gulidov, Shlafer kaj Birjulin ekis tre viglan movadon kaj amasan instruadon de Esperanto. Tiam la klubo estis granda. Menciindas la tiamaj instruistoj kaj aktivuloj de Esperanto-klubo: Olga Obrazcova (Ivanova), Zina Ratkina, Tanja Kokoreva, Ljuba Prudĉenko kaj aliaj. En 1990-aj jaroj la klubo perdis ejon kaj pro tio la kursoj okazis neregule kaj la anaro malpligrandiĝis. Sed malgraŭ tio la klubo organizis du grandajn Esperanto-renkontiĝojn OrSEJT en 1992 kaj 2000.

En 1994 estis akceptita nova Regularo, kaj la 3-an de februaro 1995 ĝi estis oficiale registrita (Tomska regiono, numero 256).

Nun la klubo iom pli aktivas[Dubinda teksto], okazas kursoj[mankas fonto]. La plej aktiva vojaĝanto kaj partoprenanto estas Vladimir Minin.

Prezidantoj de la klubo[redakti | redakti fonton]

Esperanto-renkontiĝoj, organizitaj de la klubo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]