Aleksej Birjulin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksej Birjulin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1955 (1955-11-30) (68-jaraĝa)
en Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SovetunioRusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Aleksej Birjulin - sovetia kaj rusia esperantisto. Naskiĝis en 1956 en Norilsko. Lernis en la Tomska Politekniko, kie plu evoluas lia scienca kaj praktika kariero en la komputada fako. Li lernis esperanton en 1979 kaj dum kelkaj jaroj aktivis en Tomska Esperanto-Klubo (kiun li kelktempe prezidis) kaj siberia movado (membro de OSER-komitato), partoprenis kelkajn tendarojn (kie li instruis kaj akumulis faktojn por sia plua laboro), instruis Esperanton. En 1982 — redaktoro de Aktuale (sub diversaj titoloj) baldaŭ fermita. Ĉirkaŭ 1982 Birjulin provis fari kritikan analizon pri la ĉirkaŭa komunumo. Lia studo Pri la nocio “esperantisto-aktivulo” aŭ la aktivecoj veraj kaj malveraj: Revuo de la tipoj rimarkeblaj en nia junulara movado (aparta eldono: Sverdlovsk, 1984) kaj Pri ekstera (surfaca) kaŭzo de malesperantismo (Sezonoj. 1985. № 5) provokis indignon de la tradiciaj movadaj gvidantoj kaj entuziasmon ĉe la legantaro de Sezonoj, kiuj elstarigis lian duan studon kiel la plej interesan materialon de la almanako en 1984-85. Aleksej plu kunlaboris en Sezonoj, precipe kiel eksperto pri literaturo scienc-fikcia kaj fantasta. Ĝuste li alportis novajn kriteriojn, ne plu verd-radikajn. Per lia interveno pli ofte nun ni rememoras ne nur pri Borges kaj Tolkien, sed ankaŭ pri Szathma'ri kaj la iberianoj. Li estas aŭtoro de multaj popularaj esprimoj (sufiĉas nur “damne kaj sakre”). Alia forta flanko lia estas (krom sociologio kaj literaturo) ankaŭ muziko, precipe “underground”a, apenaŭ kun ekvivalento en Esperantujo.

Post 1991 Aleksej aŭtoras en La Ondo de Esperanto kaj Ruslanda Esperantisto. Sub lia redaktoreco aperis kvar kajeroj de Spektro. Unu el la membro-fondintoj de UES, li prezidis la fondan konferencon de Ruslanda Esperanto-Asocio (Jekaterinburg, februaro 1992). En la Komitato de REA li prizorgis sociologion, komercon kaj iusence reprezentis Siberion. Tamen post la unuiĝo de REA kaj REU li ne plu partoprenas en ruslandaj movadaj strukturoj.

Neriĉa homo (patro de tri infanoj) Aleksej ĉiam estis inter malavaraj amikoj de esperanto, kaj ĝuste lia kotizo estis la unua kontribuo al la fondaĵo Amiko.

La teksto estas laŭ Kunlaborantoj de Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto Arkivigite je 2009-09-17 per la retarkivo Wayback Machine