Alexander Shlafer
(Alidirektita el Aleksandro Shlafer)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Alexander Shlafer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1956 (64-jara) |
Lingvoj | Esperanto • rusa • angla |
Ŝtataneco | Usono • Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Alexander SHLAFER[1] (ruse Александр Шляфер, naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1956 en Rusio) estas konata esperantisto, membro de Akademio de Esperanto, matematikisto, lingvosciencisto, komputisto kaj redaktoro de la revuo Monato. Li esperantistiĝis aŭtodidakte en Rusio en 1978. Ekde 1993 li loĝas en Usono.
Agado rilata al Esperanto[redakti | redakti fonton]
- Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto (2010-2019)
- Membro de la Akademio de Esperanto (ekde 2010)
- Lingva kontrolanto de la internacia magazino MONATO (ekde 1995). Redaktoro de la rubriko POLITIKO (ekde Januaro 2017)
- Prezidanto de usona Landa Asocio Esperanto-USA, tiutempe konata kiel ELNA (2002-2005)
- Prezidanto de SFERO (Regiona Esperanto-organizaĵo de Sanfrancisko) (1995-2002)
- Estrarano de SEU (1989-1990)
- Estrarano de ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj) (1982-1989)
- Fondinto (1979), la unua prezidanto kaj honora membro de Tomska Esperanto-Klubo (Tomsk, Rusio)
- Ano de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (ekde 1998)
- Ĉefinstruisto en la Internacia Somera Esperanto-Kursaro en la San-Franciska Ŝtata Universitato 1998
- Instruis Esperanton en Rusio, Bulgario (en la internacia kursejo en Pisanica), Litovio kaj Usono (ekde 1979)
Profesie[redakti | redakti fonton]
- Doktoriĝis en la fako matematika logiko/algebro/nombro-teorio (1987)
- Okupiĝis pri matematiko, logiko, artefarita intelekto, komputado, matematika lingvistiko, ĝenerala lingvistiko, interlingvistiko kaj esperantologio
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Persone:
- Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
- La Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
- Lingva revizianto kaj redaktoro pri politiko de Monato
- Sinprezento en Monato
Verkoj/Recenzoj:
- Ĉu silentigi opiniojn?
- La arto labori kune (ankaŭ ĉi tie)
- Studraporto lingvoscience serioza kaj metodologie firma
- Kortuŝa omaĝo al elstara lingvisto, esperantisto kaj patro
- El Ombro
- Plia sukceso de Jacques Ivart
- Perloj de gramatika inspiro (Geraldo Mattos. Apartaj mondoj: verboj kaj participoj) (ankaŭ ĉi tie)
- Komputiko "laŭ Pokrovskij" (kaj ankaŭ ĉi tie kaj ĉi tie)
- Vi ĝuos legadon! (Sergio Pokrovskij. Lingvaj Respondoj)
- "La manuskriptoj ne forbrulas!"
- Leksikaj Ekskursoj
- Ĉarma antikva musido
- Stenu ĉiulingve, se vi kapablos
- Aliaj
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ En esperantlingvaj tekstoj ofte nomata Aleksandro SHLAFER, ĉiam kun familia nomo en la anglalingva formo oficiale registrita en Usono