Niccolò Paganini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Niccolò Paganini
Niccolò Paganini
itala violonisto kaj komponisto
Naskiĝo 27-a de oktobro 1782
en Ĝenovo, Italio
Morto 27-a de majo 1840
en Nizza, Francio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Niccolò PAGANINI (n. 27-an de oktobro 1782, Ĝenovo, Italio – m. 27-an de majo 1840, Nizza, Francio) estis itala komponisto, la plej grava violonartisto de la 19-a jarcento. Lia virtuoza ludo kaŭzis revolucion en la violonludo.

Komence instruis al li la violonludon lia patro, poste la loka violonisto Servetto kaj la renoma Giacomo Costa, pli poste li studis ĉe Alessandro Rolla kaj Gaspare Ghiretti en Parma.

Li aperis antaŭ publiko en 1793, en 1797 (kun akompano de lia patro)faris konĉertan rondvojaĝon en Lombardio. Li akiris pli kaj pli da famo per la publikaj prezentoj kaj baldaŭ li ekvivis apartan, sendependan vivon, li iĝis fervora kartludisto kaj trafis lin romantikaj amaferoj. Unufoje, li donis sain violonon kiel grantiaĵon pro ka kartludaj ŝuldoj, al li pruntis franca komercisto Guarneri-violonon por la konĉerto, sed post kiam li aŭdis la ludon, li donacis la violonon.

Li verkis inter 1801 kaj 1807 por soloviolono 24 Capriccio [kapriĉojn(?)] . Tiam verkis li du seriojn de la ses violon-gitaraj sonatoj. Li aperis en 1805 kiel violonartisto en Italio, li iĝis kortega dirigento en la Princlando Piombino, danke al Elisa Bonaparte Baciocchi, fratino de Napoleon. Li konatiĝis en 1815 kun dancistino Antonia Bianchi, kun kiu li havis longan amrilaton.

Paganini en 1828 konĉertis en Vieno, en 1831 en Parizo kaj Londono. Li faris en 1832 konĉertan rondvojaĝon en Anglio kaj Skotlando, kiu alportis por li riĉecon. Li setlis en 1833 en Parizo kaj komisiis Hector Berlioz verki simfonion (Harold en Italie), sed li ne ludis tion, ĉar trovis ne defia. Post kiam bankrotis lia kasino, li translokiĝis en 1839 al Marseille, poste al Nice.

Lia romantika, ekstrema personeco, liaj aventuroj donis bazon por legendoj pri li. Liatempe kalkulis historietoj, ke li estas amiko de la diablo, ke oni enprizonigis lin en prizonon. Pro lia misfamo, la eklezio ne permesis – dum kvin jaroj – entombigi lin en sanktigitan grundon. Oni opiniis lin avara, sed fakte li apogis per 20.000 frankoj Berlioz-on, en kiu li rimarkis kapablulon.


Sondosieroj[redakti | redakti fonton]