Portempa Registaro de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portempa Registaro de Rusio
emblemo
provizora registaro
Dum 29-a de marto 1917 - 26-a de oktobro 1917
Antaŭulo Mikhail Rodzianko
Sekvanto Aleksandr Kerenskij
Sidejo Sankt-Peterburgo
Lando Rusio
vdr

Portempa Registaro de Rusio (ruse Временное правительство России) estis kreita en Rusio post februara revolucio (1917) la 15-an de marto 1917 rezulte de interkompreno de Portempa Komitato de Dumao kaj Petrograda Konsilio de Laboristaj kaj Soldataj Delegitoj.

La unua ĉefministro estis konstitucia demokrato, princo Gieorgij Lvov, de la 21-a de julio ĉefministro kaj militministro estis esero Aleksandr Kerenskij. Sidejo de la registaro ĝis fino de julio 1917 estis Maria Palaco, poste Vintra Palaco en Petrogrado.

Portempa Registaro de Rusio ne decidis forlasi Triopan Ententon kaj unuflankan finon de la unua mondmilito. Oni decidis pri forigo de cenzuro, forigo de mortpuno, malfondo de politika polico.

La 14-an de septembro 1917 r. Portempa Registaro proklamis en Rusio Rusan Respublikon.

Konkerita de bolŝevikoj la Vintra Palaco dum la Oktobra Revolucio kaj aresto de membroj de la Portempa Registaro la 26-an de oktobro/8-an de novembro 1917 je la 2.10 horo nokte finis ĝian ekziston.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]