Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio
генеральный секретарь ЦК ВКП(б)
emblemo
eksposteno
ĝenerala sekretario • partiestro
Komenco 3-a de aprilo 1922 vd
Fino 6-a de novembro 1991 vd
Antaŭe Q97314829 vd
Lando(j) Sovetunio vd
vdr

La Ĝenerala Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio (ruse Генеральный секретарь Центрального комитета Коммунистической партии Советского Союза) estis la titolo havigita al la estro de la Komunista Partio de Sovetunio. Kun kelkaj esceptoj, tiu posteno estis sinonimo de estro de la Sovetunio. Laŭlonge de sia historio, la posteno havis aliajn kvar nomojn; teknika sekretario (1917-1918), prezidanto de la Sekretariaro (1918–1919), responsa sekretario (1919–1922) kaj unua sekretario (1953–1966). Josif Stalin plialtigis la postenon al la ĝenerala komando de la Komunista Partio kaj respektive de la tuta Sovetunio.[1]

En siaj du unuaj enpostenigoj la respondeculo realigis fakte sekretarian laboron. Poste, en 1919 oni kreis la postenon kiel responsa sekretario por realigi administrajn laborojn.[2]​ En 1922, la posteno de Ĝenerala Sekretario plue estis pure administracia kaj disciplinfara, kies funkcio estis nur determini la komponon de membroj de la partio. Stalin uzis la principojn de la demokratia centrismo por transformi sian postenon en tiu de estro de la partio kaj poste de estro de la Sovetunio.[3]​ En 1934, la 17-a Kongreso de la Partio ne elektis Ĝeneralan Sekretarion[4] kaj Stalin estis ordinara sekretario ekde tiam, kvankam restis kiel estro de facto, sen malpliigi sian propran aŭtoritaton.

Postenuloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hough, Jerry; Fainsod, Merle (1979). How the Soviet Union is Governed. Harvard University Press. pp. 142-146. ISBN 0674410300.
  2. Hough, Jerry; Fainsod, Merle (1979). p. 126.
  3. Hough, Jerry; Fainsod, Merle (1979). pp. 142-146.
  4. Пленум ЦК РКП(б), избранного XIII съездом РКП(б) 2 июня 1924 г. «Sekretariaro, Orgburoo, Politburoo kaj Prezidiumo de la CK del PKS en 1919-1990 – Izvestia de la CK de la PKS.» (en rusa). 7a de novembro 1990. Arkivita el la originalo la 7an de novembro 2011. Konsultita la 3an de Aprilo 2021.