Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio
CPSU body • centra komitato
Komenco 1918 vd
Fino 6-a de novembro 1991 vd
Lando(j) Sovetunio vd
Sidejo Staraya Square, 4
Adreso Москва, Старая пл., д. 4
Filioj Instituto Marx–Engels–Lenin • Higher Party School at the Central Committee of the CPSU • Academy of Social Sciences of the Central Committee of CPSU • Institute of Red Professors • Q115323829 • Central Committee of the Communist Party of Ukrainian SSR • Central Committee of the Communist Party of Byelorussian Soviet Socialist Republic • Central Committee of the Communist Party of Estonia • Bashkir Regional Committee of the Communist Party of the Soviet Union • Q4106747 • First Secretary of the Volgograd Communist Party • Karelian Regional Committee of the Communist Party of the Soviet Union • First Secretary of the Crimean Communist Party • Leningrad Regional Committee of the Communist Party of the Soviet Union • Moscow Regional Committee of the Communist Party of the Soviet Union • Q4329292 • Sverdlovsk regional committee of CPSU • Tatarstan Regional Committee of the Communist Party of the Soviet Union • Q24933758 vd
vdr

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio (ruse Центральный комитет Коммунистической партии Советского Союза) estas la gvidanta organo de la Komunista partio de Sovetunio. La Politburoo (Ekde 1952 ĝis 1966 nomiĝas Prezidiumo) estas gvindanta organo de Centra Komitato. (En Hungario, ties nomo estis Centra Gvidantaro (1948–56) en la Partio de la Hungaraj Laboristoj).

La Centra Komitato en KPSU estis fondita de la bolŝevika frakcio, sub Vladimir Lenin. La Komitato formis la ĉefan politikan direkton de la partio. La Komitato formis en oktobro de 1917 kvinmembran Politikan Komitaton por gvidi revolucion. La multnombra Centra Komitato neniam kapablis fari rapidajn decidojn, do la ĉefa potenco jam dekomence estis en la manoj de la Politika Komitato kaj de la pli poste kreita Sekretareco kaj similaj partiaj organoj.

Post la morto de Lenin, Josif Stalin plenigis la Centran Komitaton per siaj fideluloj, sed ĝi funkciis ĝis la mezo de la 1930-aj jaroj kiel parlamentsimila organizo, en kiu eblis diskutoj. Poste Stalin — kadre de la Granda purigo — ekzekutigis plimulton de la CK, kies rolo malgraviĝis. Ĝi denove gravis nur dum gvidaj krizoj de 1957 kaj 1964.

La membroj de CK elektiĝis en la partia kongreso, sed tio signifis nur tiom, ke ili kapjesis al delegitpropona listo de la Politika Komitato. La membraro de la CK kreskis ekde 1921 (25) ĝis 1986 je 307 membroj. La Komitato kunsidis dufoje en jaro, unu-du tagojn.

La membroj de la CK estis la plej gravaj funkciuloj en la soveta registaro, tiel la komitato estis la plej supera registara organo de la partio. La Politburoo kaj Sekretareco kaj aliaj partiaj organoj eldonis siajn leĝojn en nomo de la CK (ĝis Dissolvo de Sovetunio en 1991).

Historio[redakti | redakti fonton]

La 5-an de marto 1940 Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio decidis ekzekuti 14 700 milojn de polaj militkaptitaj oficiroj el Kozelsk, Ostaŝkov kaj Starobilsk kaj 11 000 polajn civilulojn malliberigitaj sur orientaj teritorioj de la Dua Pola Respubliko - la akton de mortokondamno subskribis la plej gravaj gvidantoj de Sovetunio: Josif Stalin, Vjaĉeslav Molotov, Miĥail Kalinin, Kliment Voroŝilov, Lavrentij Berija (iniciatinto de la pafmortigo), Anastas Mikojan kaj Lazar Kaganoviĉ. Ĉefo de la operaco, komencita la 4-an de aprilo, estis nomumita generalo Vasilij Bloĥin, ĉefa ekzekutisto de NKVD.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]