Diskuto:Miĥail Gorbaĉov

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi iom dubas, ke la artikolnomo estu "Gorbaĉevo", en plene Esperantigita formo. Ŝajnas al mi, ke Gorbaĉev ne estas tia historie grava kaj klasika persono kiel Cezaro, Hitlero aŭ Stalino, kies nomojn oni kutime uzas en plene Esperanta formo, sed pli komparebla al la nunaj "Bush" kaj "Saddam Hussein". Estu do prefere Gorbaĉev - kun "ĉ" anstataŭ "ch". Efektive ankaŭ en la artikolo pri Rusio tiam necesos ŝanĝi. Bertilow 13:08, 19. Mar 2003 (UTC)

Aŭ prefereble "Gorbaĉovo", se mi ĝuste aŭdis la rusan elparolon. (Mi kredas ke la antaŭlasta vokalo estas e kun tremao, elparolata -jo, ne e sen tremao, elparolata -je; korektu min se mi eraras.) Gunnar Gällmo 18:05, 4. Dec 2003 (UTC)

Vi pravas. Gorbaĉov (post ĉ la j konsonanto apenaŭ rimarkebla)

Laŭ tio li estus Gorbaĉjovo, ĉu ne? -- :) 01:12, 5. Dec 2003 (UTC)

Certe jo, ne je! Mi preferus "Gorbaĉovo" (Bush post cent jaroj estos forgesita, se li ne faros pli da "malbono" kontraŭ la "akso de malbono". Gorbaĉovo transformigis Eŭropon, kiel Napoleono, Stalino aŭ Hitlero, sed pace! Multkolorbirdo 21:24, 4. Dec 2003 (UTC)

Rusoj prononcas en tiu nomo la vokalon kiel 'o' (do nek kiel 'e' nek kiel 'jo') kaj la lastan konsonanton kiel 'f' (ne kiel 'v'). La plej multaj laŭ akanie ankaŭ prononcas la unuan vokalon pli-malpli kiel 'a' (ne kiel 'o'). Mi preferus transliterumi la nomon "Gorbaĉov", kaj ankaŭ nomi la artikolon tiel.
--VerdLanco 11:38, 5. Dec 2004 (UTC)