Schöneberg (Berlino)

Schöneberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urboparto de Berlino ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 118 368 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 11 156 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 52° 29′ N, 13° 21′ O (mapo)52.48305555555613.349722222222Koordinatoj: 52° 29′ N, 13° 21′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 47 m [+] | ||||
Areo | 10,61 km² (1 061 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Schöneberg estas urboparto de Berlino, Germanio, do difinita parto de berlina urbodistrikto sen propra administrado. Ĝis la administracia reformo de Berlino de 2001 ĝi estis aparta urbodistrikto kiu inkludis ankaŭ la kvartalon kaj eksan urbon Friedenau, kaj ankoraŭ pli frue, ĝis la jaro 1920 Schöneberg estis sendependa urbo. Kun la iama urboparto Tempelhof ĝi estas nune parto de la nova urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg.


La Nollendorfplatz (placo Nollendorf) estas centro por gejoj kaj lesboj ekde la tempoj de la Vajmara Respubliko, kaj eĉ pli hodiaŭ.[mankas fonto]
Gravaj konstruaĵoj estas preĝejo de 1766 kaj la urbodomo de 1914 ĉe la Placo John-F.-Kennedy-, kie la 26an de junio 1963 la Usona Prezidento John F. Kennedy faris sian faman diskurson "Ich bin ein Berliner" (Mi estas berlinano). Fakte post la Dua Mondmilito tiu urbodomo funkciis kiel la urbodomo de Okcidenta Berlino ĝis 1991 kiam la administracio de la reunuigita urbo Berlino estis relokigita en la Ruĝa Urbodomo en la urbocentra kvartalo Mitte.
Proksime de la metroa stacidomo Kleistpark troviĝas parko portanta la nomon de la verkisto Kurt Hiller.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]52° 29′ 10″ N 13° 21′ 20″ O / 52.48611 °N, 13.35556 °O (mapo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Berlin – offizielles Tourismusportal für Besucher der deutschen Hauptstadt – visitBerlin.de (Berlin Tourist Information). Berlin-tourist-information.de (18 April 2012). Alirita December 2012 .
- mapo de Schöneberg ĉ. januaro 1897. Alt-berlin.info. Arkivita el la originalo je 2016-01-08. Alirita Decembro 2012 .
- mapo de Friedenau kaj Schöneberg ĉ. majo 1939. Alt-berlin.info. Arkivita el la originalo je 2016-01-08. Alirita Decembro 2012 .