Edmund Stoiber
Edmund Stoiber | |||||
---|---|---|---|---|---|
germana politikisto | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Edmund Stoiber | |||||
Naskiĝo | 28-an de septembro 1941 (81-jaraĝa) en Oberaudorf | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Munkena universitato • Hochschule für Politik München vd | ||||
Partio | Kristan-Sociala Unio en Bavario vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Karin Stoiber vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato • juristo vd | ||||
Aktiva en | Munkeno • Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
ministroprezidanto de Bavario ![]() | |||||
Dum | 1993–2007 | ||||
Antaŭulo | Max Streibl | ||||
Sekvanto | Günther Beckstein | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edmund Rüdiger STOIBER [ŝtojber], nask. la 28-an de septembro 1941 en Oberaudorf, distrikto Rosenheim) estas germana politikisto. Li estis de 1993 ĝis 2007 ministro-prezidanto de Bavario kaj de 1999 ĝis 2007 prezidanto de la Kristan-Sociala Unio en Bavario (CSU).

En 2002 la partioj CDU kaj CSU nomumis Stoiber kanceliera kandidato, sed mankis al li kelkaj miloj da voĉoj por venki kontraŭ Gerhard Schröder.
En 2005 Stoiber intencis fariĝi federacia ministro pri ekonomio kaj teknologio, sed retiriĝis kelkajn semajnojn antaŭ la planita nomumo.