Supra Frankonio
(Alidirektita el Oberfranken)
Bazaj datumoj | |
---|---|
federacia lando: | Bavario |
ĉefurbo: | Bayreuth |
areo: | 7.231,00 km² |
loĝantoj: | 1 059 358 (fine de decembro 2015) |
loĝdenso: | 153 / km² |
retejo: | www.regierung.oberfranken.de |
Supra Frankonio (germane Oberfranken) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario, kaj parto de la historia kultura regiono Frankonio. Fine de decembro 2015 ĝi havis 1 059 358 loĝantojn.
Ĉefurbo de la distriktaro estas Bayreuth.
La teritorio situas en la orienta nordo de Bavario kaj limas al
- tri aliaj bavariaj distriktaroj: Malsupra Frankonio, Meza Frankonio, Supra Palatinato;
- du aliaj federaciaj landoj: Saksio kaj Turingio;
- Ĉeĥa Respubliko (distrikto Karlovy Vary).
Gravaj riveroj estas Majno, Pegnitz, Regnitz kaj Saale.
Administra divido[redakti | redakti fonton]
Supra Frankonio konsistas el naŭ distriktoj kaj kvar eksterdistriktaj urboj.
Eksterdistriktaj urboj[redakti | redakti fonton]
distriktoj[redakti | redakti fonton]
- distrikto Bamberg
- distrikto Bayreuth
- distrikto Coburg
- distrikto Forchheim
- distrikto Hof
- distrikto Kronach
- distrikto Kulmbach
- distrikto Lichtenfels
- distrikto Wunsiedel
En distrikto Wunsiedel estas du "grandaj distriktaj urboj": Marktredwitz kaj Selb.
Retaj liigloj[redakti | redakti fonton]
-
la festivalejo Richard Wagner
|