Bavara lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bavara lingvo aŭ dialektaro (Boarische Språch)
Parolata en suda Germanio (Bavario), Aŭstrio, norda Italio (Sudtirolo)
Parolantoj 12 000 000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa
ĝermana
okcidentĝermana
germana lingvo
supragermana dialektaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 gem (kromaj ĝermanaj lingvoj)
  ISO 639-3 bar
  SIL bar
  Glottolog bava1246
v  d  r
Information icon.svg
la bavara lingvoteritorio (mapo verkita en la bavara)

La bavara lingvobavara dialektaro, foje ankaŭ nomata aŭstro-bavara (bavare Boarisch, germane Bairisch), estas grupo de dialektoj en la sudoriento de la teritorio de Germanlingvio, pli ekzakte en suda Germanio (Bavario), Aŭstrio (ĉie krom en la plej okcidenta aŭstra federacia lando Vorarlberg, pli detale vidu la artikolon aŭstra-germana lingvo) kaj norda Italio (regiono Sudtirolo kaj plure plumil bavarlingvaj posteuloj de la antikva popolo cimbroj inter alie en la regiono Veneto). Kune kun la alemana lingvo, la orientfranka kaj ercmontara dialektaroj ĝi konsistigas la grupon de supragermanaj dialektoj.

Proksimume 12 milionoj da homoj parolas la lingvon aŭ dialektaron, kiu do estas en eŭropa komparo relative granda lingva fenomeno. Ĉirkaŭ duono el ili loĝas ekster la germana federacia lando Bavario, kie krom la bavara ankoraŭ parolatas frankonaj (aparta dialektaro de la supragermanaj dialektoj) kaj ŝvabaj (parto de la alemana lingvo) dialektoj, kiuj do lingvistike ne konsideratas membroj de la bavara dialektaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bavaroj kiel grupo formiĝis en la frua mezepoka periodo, kiel la loĝantaro de Duklando Bavario, formante la sudorientan parton de Reĝlando Germanio. La malnovaltgermanaj dokumentoj de la areo de Bavario estas identigitaj kiel malnova bavara (germane altbayerisch), eĉ se ĉi tiu frua dato ekzistas, ne ekzistas karakterizaĵoj kiuj disigus ĝin de la alemana. La dialekta apartigo de supragermanaj dialektoj: orientaj supragermanaj dialektoj (la bavara) kaj okcidentaj supragermanaj dialektoj (la alemana) iĝas pli perceptebla en la mezaltgermana periodo, de proksimume la 12-a jarcento.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Kontraste al multaj aliaj variaĵoj de la germana, la bavara devias sufiĉe de la normgermana por malfaciligi al bavar-parolantoj la prononcon de la normgermana. Ĉiuj kleraj bavaroj kaj aŭstroj, aliflanke, povas legi, skribi kaj kompreni la normgermanan (germane Hochdeutsch), sed povas havi tre malmultajn okazojn paroli ĝin, precipe en kamparaj lokoj. En tiuj regionoj, la normgermana estas limigita al la uzo kiel la lingvo de skribo kaj la amaskomunikilaro, kaj tial ĝi ofte nomatas Schriftdeutsch ("skriba germana"), prefere ol la kutima esprimo Hochdeutsch ("altgermana" aŭ "norma germana").

Lernejoj[redakti | redakti fonton]

Bavario kaj Aŭstrio oficiale uzas la normgermanan por edukado. Sekve de pli vasta universala klerigo, la kontaktoj de bavar-parolantoj al la normgermana pliiĝis, kaj multaj pli junaj homoj, precipe en la grandurboj de la regiono kaj pli grandaj urboj, parolas la normgermanan kun nur iometa akĉento. Tiu akĉento kutime nur ekzistas en familioj kie la bavara estas parolata regule. Familioj kiuj ne uzas la bavaran hejme kutime uzas la norman germanan anstataŭe. En Aŭstrio, kelkaj partoj de gramatiko kaj literumo estas instruataj en la lecionoj de la normgermana. Ĉar legado kaj skribo en la bavara estas ĝenerale ne instruataj en lernejoj, preskaŭ ĉiuj kleraj parolantoj de la lingvo preferas uzi la normgermanan por skribado. Regionaj verkistoj kaj literaturo povas ankaŭ ludi rolon en edukado, kutime la normgermana estas la lingua franca.

Interreto[redakti | redakti fonton]

Ekzistas Bavara Vikipedio, kiu estas verkita uzante nur la bavaran.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]