Lingvafrankao
Lingvafrankao (Lingua franca [lingŭa franka], "lingvo franka, t.e., de latinkristanoj"; Sabir, "scio") estis piĝino parolata ĉirkaŭ la Mediteraneo de la 13-a ĝis la 19-a jarcento. Ĝi baziĝis sur la itala, la hispana, la kataluna, la araba kaj aliaj lingvoj.
Ekzemplo[redakti | redakti fonton]
Se ti sabir
ti respondir,
Se non sabir,
tazir, tazir.
Mi star Mufti:
ti qui star ti?
Non intendir,
tazir, tazir.
(Se vi scias, vi respondu, se vi ne scias, silentu, silentu. Mi estas la muftio: Vi, kiu estas vi? Se vi ne komprenas, estu silenta, estu silenta. El Molière, Le bourgeois gentilhomme (1670), La Nobela Burĝo)
Figursenca uzo de la vorto[redakti | redakti fonton]
En multaj lingvoj la esprimo "lingua franca" estas nun uzata ankaŭ kiel termino por iu ajn natura lingvo aŭ piĝino, kiu uziĝas kiel interlingvo. En Esperanto oni tamen uzas tiusence ĉefe "interlingvo".
Listo de kelkaj lingvoj, kiuj fariĝis "lingva-frankaoj"[redakti | redakti fonton]
- Akada lingvo
- Angla lingvo
- Aramea lingvo
- Greka lingvo
- Hindustana lingvo
- Maorea lingvo
- Sanskrito
- Svahila lingvo
- kelkaj eŭropaj koloniaj lingvoj
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- A Glossary of Lingua Franca, TTT-ejo pri la Lingva frankao angle kun disertacioj en la angla, franca kaj itala lingvoj
- LA LINGUA FRANCA: une langue méditerranéenne à travers les siècles, de Roberto Rossetti (france)
- Disertacio pri Lingva Frankao de Dr. Renata Zago (itale)