La maorea lingvo ("Shimaore" [Ŝimaore], aŭ "Mahorais" [Maore'] en la franca) estas unu el la du ĉefaj indiĝenaj lingvoj parolataj en Majoto (Maore). Ĝi estas dialekto de la komora lingvo, dum la buŝia ("Kibushi") estas najbara al lingvoj parolataj en Madagaskaro. Se historie la maorea - same kiel la buŝia - estis la kampara lingvo de Majoto, ĝi fakte fariĝas la indiĝena lingvafrankao por ĉiutaga uzo, notinde pro plimultiĝo de la popolo parolanta la maorean. La maorea enestas la novajn televidajn programojn de RFO. La popolnombrado de 2002 montris, ke 80140 personoj parolas la maorean en Majoto.
Hodiaŭ la maorean klare minacas la franca. Krom tio ke kelkaj parolantoj de Majoto parolas la francan lingvon, tiu lasta estas la lingvo de instruado, scio kaj… dungo. Pro tio, kulturaj asocioj, interalie SHIME, provas reanimi flamon kaj redoni al la maorea ĝian plenrajton.
Reciproka interkompreno inter Shindzuani parolata en Anjuano kaj Shimaore estas preskaŭ plena; nur kelkaj etaj fonetikaj diferencoj, kaj lokaj leksikaj apartaĵoj ilin diferencigas.
La maorea estis tradicie skribita per neformala Franclingve-bazita Latina ortografio. La 22-an de februaro2006, la Conseil de la Culture, de l'Education et de l'Environnement de Mayotte enkondukis oficialan alfabeton elfaritan de Shime-Asocio kiu uzas la bazan Latinan alfabeton sen c, q, kaj x kaj aldonas tri literojn: ɓ, ɗ, kaj v̄.[1]
Blanchy, Sophie (1987). L'interprète. Dictionnaire Mahorais - Français et Français - Mahorais. CMAC, Mayotte. L'Harmattan, Paris.
Cornice, Abdillahi D. (1999). Manuel grammatical de shimaore. Mamoudzou, Mayotte: L’Association SHIME - Le SHImaorais MEthodique.
Johansen Alnet, Aimee (2009). The clause structure of the Shimaore dialect of Comorian (Bantu). Ph.D thesis. University of Illinois at Urbana-Champaign, Urbana, Illinois.
Kordji, Chamsidine, Martine Jaquin, et alia (1999). Narifundrihe shimaore - Apprenons le shimaorais. Association SHIME, Mamoudzou.
Maandhui, Ousseni (1996). Parlons Shimaore. Editions du Baobab, Mamoudzou.
Rombi, Marie-Françoise (1983). Le Shimaore (Île de Mayotte, Comores): Première approche d’un parler de la langue comorienne. Paris: Société d’Etudes Linguistiques et Anthropologiques de France (SELAF).