Piĝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Piĝino estas simpla lingvo, kiu pli-malpli hazarde estiĝas kiam diverslingvaj homgrupoj devas subite (aŭ sufiĉe rapide por malebligi reciprokan lingvolernadon) interrilati, kunloĝi, kunlabori ktp. Ĝi havas tre simplan gramatikon kaj malgrandajn vortprovizon (normale ne pli ol 1500 vortoj).

Malgraŭ la simpleco, oni ne konfuzu piĝinojn kun simpla kunigo de vortoj aŭ frazoj, kio povas okazi en kontakto inter homoj de malsamaj etnoj kiel urĝa komunikrimedo. Ekzemple, en landlimo de Brazilo kaj Paragvajo okazas la fenomeno kiun oni nomas "portunhol", tiel estas la interkomuniko inter brazilanoj kaj paragvajanoj per mikso de frazoj kaj vortoj de ambaŭ lingvoj, sed "portunhol" ne estas piĝino, ĉar ne estas reguloj, oni ne scias ĉu uzi portugallingvajn aŭ hispanlingvajn pronomojn, verbojn aŭ substantivojn, sekve, oni povus diri "eu soy brasileiro" aŭ "yo sou brasileño" [mi estas brazilano]. En unua kazo oni uzis pronomon kaj substantivon el la portugala lingvo kaj verbon el hispana lingvo, en la dua kazo, oni faris malon. Ankaŭ en Usono estas simila fenomeno, la "spanglish", senregula mikso de la angla kaj la hispana. Eble tiu fenomeno estas unua etaĝo de piĝino, sed ankoraŭ ne estas piĝino.

Ĝenerale piĝinoj ne havas denaskajn parolantojn kaj ne atingas la gradon de "ĉeflingvo de komunumo". Kiam piĝino atingas tiun gradon kaj ekhavas denaskajn lingvanojn, ĝi transiras al la statuso de kreola lingvo, akirante pli komplikan gramatikon, pli ampleksan vortaron ktp. Ofte la piĝina kaj kreola formoj de la lingvo kunekzistas dum longa tempo; sed alifoje la piĝino preskaŭ tuj formortas, lasante la kreolon sola.

Diversaj bazoj[redakti | redakti fonton]

Piĝinaj lingvoj baziĝas sur diversaj lingvoj, ĉefe eŭropaj. Sed tamen ekzistas kelkaj piĝinaj lingvoj, kiuj baziĝas sur neeŭropaj lingvoj.[1]

Ekzemploj de piĝinoj (aŭ ekspiĝinoj) estas la jenaj lingvoj:

Angla bazo
Itala bazo
Miksa bazo
Alia bazo

La tezoj de Bernard Golden[redakti | redakti fonton]

Bernard Golden, en sia artikolo Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj,[2] eliras el la konceptoj de piĝinoj kiel porokazaj helplingvoj, nenies gepatraj lingvoj kaj kreolaj lingvoj kiel jam primaraj lingvoj devenaj el piĝinoj. Tradicie lingvistoj iom malatentis ilin, kvankam ja ili konstituas interesajn lingvajn fenomenojn, kaj fakte modelojn por planlingvoj, kiuj siavice plej ofte havas piĝinajn interetnajn celojn, kaj same kiel ili estas mikslingvoj. Kreolaj plej ofte estas facilaj lingvoj mikse inventitaj de filoj de parolantoj de piĝinoj. Tre interesaj kazoj de tiaj lingvoj estas papiamento kaj la sŭahila. Esperanto povus profiti el tiaj fenomenoj, se ĝi pligrandigas sian facilecon kaj piĝinecon, dum povas esti malhelpita en sia etendiĝo pro alproksimiĝo al funkciado de nacilingvoj. Paŝoj al tiu piĝiniĝo estus la bazaj vortaroj kaj evito de gramatikaj komplikaĵoj de la "trunko" de Kalocsay, la facila lingvaĵo de la revuo Kontakto aŭ la Zagreba Metodo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo de Bertilo Wenergreen pri lingvaj notoj
  2. Bernard Golden, Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj [1988] en Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. paĝoj 29-46.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]