Papiamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
papiamenta
Papiamentu
Parolata en Nederlandaj Antiloj kaj Arubo
Parolantoj 319 000
Denaskaj parolantoj 0,3 milionoj
Skribo latina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 pap
  ISO 639-3 pap
  SIL PAP
  Glottolog papi1253
Angla nomo Papiamento language
Franca nomo papiamento
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

Papiamento (papiamente ankaŭ Papiamentu) estas kreola lingvo, parolata en Nederlandaj Antiloj kaj Arubo de ĉ. 330 mil personoj.

Papiamento aperis kiel portugal-bazita piĝino, kaj poste, ĉar la insulojn akiris unue Hispanio kaj poste Nederlando, la lingvon ankaŭ influis la hispana kaj nederlanda. Ĝi nun estas unu el la oficialaj lingvoj de la Nederlandaj Antiloj. La aliaj estas la nederlanda kaj la angla.

Papiamento suprizas per sia nekutima reguleco. Pro tio ĝi estas relative facile lernebla. Oni parolas ĝin sur la insuloj Kuracao, Bonero kaj Arubo. Bedaŭrinde la insulanaroj elektis uzi malsaman ortografion por sia lingvo. Sur Kuracao kaj Bonero oni uzas preskaŭ lausonan ortografion, sur Arubo oni uzas Hispaneskan, historian ortografion.

Lernolibroj ne abundas. En la Angla jen "Papiamentu Textbook, E. R. Gold, 6a eldono, unue eldonita 1962, de wit stores n.v. Arubo, Nederlandaj Antiloj, sen ISBN". Tiu ĉi estis – en la jaro 2011 – nur brokante havebla. Ĝi uzas la Hispaneskan ortografion.

Kelkaj ekzemplaj frazoj[redakti | redakti fonton]

Libro de romkatolika kateĥismo en papiamento.
  • Bon bini! = Bonvenon!
  • Bon dia! = Bonan matenon!
  • Bon tardi! = Bonan vesperon!
  • Kon ta bai?Con ta cu bida? = Kiel vi fartas?
  • Mi ta bon, danki = Mi fartas bone, dankon
  • Trankilo = Trankvila.
  • Hopi calor = Tre varma.
  • Masha danki = Multan dankon.
  • Di nada! = Ne dankinde!
  • Tur kos ta bon = Ĉio estas bona.
  • Hopi bonTremendo = Tre bona.
  • Con yama bo?Kon bo nomber ta? = Kiel vi nomiĝas?
  • Ami yama RaulMi nomber ta Raul = Mia nomo estas Raul.
  • Di unda bo ta? = De kie vi estas?
  • Mi ta bin(i) di… = Mi venas de… .
  • Mi ta biba na… = Mi vivas en… .
  • Por fabor = Bonvolu.

La tezoj de Bernard Golden[redakti | redakti fonton]

Bernard Golden, en sia artikolo Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj,[1] eliras el la konceptoj de piĝinoj kiel porokazaj helplingvoj, nenies gepatraj lingvoj kaj kreolaj lingvoj kiel jam primaraj lingvoj devenaj el piĝinoj. Tradicie lingvistoj iom malatentis ilin, kvankam ja ili konstituas interesajn lingvajn fenomenojn, kaj fakte modelojn por planlingvoj, kiuj siavice plej ofte havas piĝinajn interetnajn celojn, kaj same kiel ili estas mikslingvoj. Kreolaj plej ofte estas facilaj lingvoj mikse inventitaj de filoj de parolantoj de piĝinoj. Tre interesaj kazoj de tiaj lingvoj estas papiamento kaj la svahila. Esperanto povus profiti el tiaj fenomenoj, se ĝi pligrandigas sian facilecon kaj piĝinecon, dum povas esti malhelpita en sia etendiĝo pro alproksimiĝo al funkciado de nacilingvoj. Paŝoj al tiu piĝiniĝo estus la bazaj vortaroj kaj evito de gramatikaj komplikaĵoj de la "trunko" de Kalocsay, la facila lingvaĵo de la revuo Kontakto aŭ la Zagreba Metodo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  1. Bernard Golden, Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj [1988] en Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. paĝoj 29-46.