Sint-Maarten
Sint-Maarten (nederlanda por Sankta Marteno) estas la suda parto de la insulo Sankta-Marteno en la Kariba Maro. La tuta insulo situas 240 km oriente de Puerto-Riko, kaj sude de Angvilo.
Ne konfuzu kun Saint Martin kiu estas la nomo de la alia, norda, parto de la insulo Sankta Marteno.
Ekde la 10a de oktobro 2010 Sint-Maarten akiris apartan statuson (Status Aparte) kaj do ne plu estas parto de la Nederlandaj Antiloj (kiuj cetere ne plu ekzistas nuntempe).
Geografio[redakti | redakti fonton]
Sint-Maarten kovras areon de 34 km² kaj havis preskaŭ 44 000 loĝantojn en 2020; ĝia ĉefurbo estas Philipsburg.
Lingvoj[redakti | redakti fonton]
La oficiala lingvo estas la nederlanda. De la loĝantaro hejme parolas 68% angle, 13% hispane, 8% kreole kaj 4% nederlande.
Geografia pozicio:(18° 01′ 25″ N; 63° 02′ 54″ U Mapo)