Govorka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Govorka (ruse говорка) aŭ Tajmira piĝino estas rusbazita piĝino, uzita en 18-a19-a jarcentoj en Centra Siberio. Esplorantoj trovis ĝin jam en ruiniĝanta stato, kion kaŭzis disvastiĝo de ruslingva klerigo kaj ruslingvaj amaskomunikiloj. Tamen govorka, en sia aliiĝinta formo, estas foje plu uzata por interetna parolo de indiĝenaj pliaĝuloj, eĉ se tiuj posedas la norman rusan lingvon.

La vortprovizo de govorka estas preskaŭ senescepte prenita el la rusa lingvo. Piĝino havas verbajn formojn, dum ĝenerale aliaj piĝinoj evitas verbajn formojn aŭ havas neŝanĝeblajn verbojn — tiu fakto igis Je. V. Pereĥvalskaja pensi, ke govorka eble ne estas piĝino[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ligo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]