Paar (Danubo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paar
la rivero inter Kissing kaj Ottmaring
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio, federacia lando Bavario
Longeco 134 km
Fluo
Fonto apud Geltendorf
- Alteco super marnivelo 572 m
Enfluejo ĉe Vohburg en la Danubon
- Alteco 354 m
Altecodiferenco 218 m
Geografio
Trairataj urboj Aichach kaj Schrobenhausen
vdr

La Paar estas 134 km longa rivero en la germana federacia lando Bavario.

La rivero fontas en montetaro norde de la lago Ammersee en la komunumo Geltendorf, proksime de mezepoka kastelo de 1292, nomata Kaltenberg, fluas al Egling kaj proksime de la loĝloko Mering atingas la ebenaĵon Lechfeld inter la alpaj riveroj Lech kaj Wertach, kiu havas sian nomon laŭ la unua de tiuj riveroj kaj konsistigas vastan pejzaĝon sude de la urbo Aŭgsburgo.

Tamen la rivero Paar ne enfluas la riveron Lech, sed proksime de Friedberg forlasas la ebenaĵon per kurbiĝo nordorienten. Poste ĝi fluas tra la monteta regiono inter la riveroj Danubo kaj Isar. Apud la loĝloko Dasing ĝi pasas sub la germana aŭtovojo A8. La du plej grandaj urboj laŭ la plua riverovojo estas Aichach kaj Schrobenhausen. Apud Reichertshofen la rivero eniras la basenon de Ingolstadt, pasas sub la germana aŭtovojo A9 kaj atingas la malsekejajn arbarojn, kiuj flankigas la riveron Danubo. Origine ĝi enfluis la Danubon vidalvide de la loĝloko Großmehring, sed homaj reguligoj ŝanĝis tiun situacion. Por pli bona protekto kontraŭ inundoj, la rivera akvo proksimume ses kilometrojn fluas paralele al la rivero Danubo, kaj nur tiam, proksime de la loĝloko Vohburg, enfluas la Danubon. La kompleta akvokolekta areo estas 1631 kvadrataj kilometroj.

la rivero proksime de Ottmaring, forlasante la ebenaĵon Lechfeld