Ammersee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ammersee
Ammer-Lago
lago
Situo Supra Bavario, Germanio
Ĉefaj fontoj Rivero Ammer
Ĉefaj elfluoj Amper
Insuloj Schwedeninsel
Setlejoj Herrsching, Dießen am Ammersee
Areo de la baseno 993,0 km²
Datenoj
Koordinatoj 48° 0′ N, 11° 7′ O (mapo)4811.116666666667520Koordinatoj: 48° 0′ N, 11° 7′ O (mapo)
Ammersee Ammer-Lago (Bavario)
Ammersee
Ammer-Lago (Bavario)
DEC
Ammersee Ammer-Lago
Ammersee
Ammer-Lago
Map
Ammersee
Ammer-Lago
Supermara alteco 520 m
Surfaca areo 46,6 km²f5
Maksimuma longo 16,2 kmf6
Maksimuma larĝo 5 kmf7
Maksimuma profundo 81 mf10
Averaĝa profundo 37,8 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 2,7 jaroj
vdr

Ammersee (lago Ammer) estas lago en supra Bavario (Germanio) situanta sudokcidente de Munkeno inter urboj Herrsching (distrikto Starnberg) kaj Dießen (distrikto Landsberg). Kun surfaca areo de proksimume 47 kvadrataj kilometroj ĝi estas inter kvin la plej grandaj lagoj de Germanio. Ĝia alto estas 520 metroj, ĝia maksimuma profundo estas 81 metroj. Simile al aliaj lagoj de Bavario, Ammersee ekestis pro degelado de glaĉeroj fine de la lastas glaciepoko.

La lago estas nutrita per rivero antaŭ la lago nomata "Ammer", kiu plufluas el la lago je la nomo "Amper". Samkiel la najbara lago, Starnberger See, kiu estas simila en amplekso kaj formo, ĝi estas populara loko por akvosporto.

La lago Ammersee kaj la rivero Amper estas parto de antikva kelta komerca vojo pri sukceno, kiu sude plukondukiĝas tra la montaro Alpoj pere de la montpasejo Brenner.

En antikvaj tempoj, la kelta urbo Damasia situis proksime de la lago.