Nietzsche-arkivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Nietzsche-arkivo
konstruaĵomuzeo
Komenco 1894 vd
Geografia situo 50° 58′ 18″ N, 11° 19′ 5″ O (mapo)50.971611.3181Koordinatoj: 50° 58′ 18″ N, 11° 19′ 5″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Vajmaro
Map
Nietzsche-arkivo
vdr
La arkivejo en 2006

La Nietzsche-arkivo (germane Nietzsche-Archiv) pri la elstara filozofo Friedrich Nietzsche estis fondita en 1894 en Naumburg, kaj trovis permanentan lokon en Vajmaro. La domo nomiĝas Villa Silberblick; la arkivaĵoj nuntempe troviĝas grandparte alie, la domo servas kiel muzeo kaj loko por aranĝoj. Apude estiĝu memorhalo en giganta stud- kaj memordomo pri Nietzsche kiu post 1945 servis kiel radifoniejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia historio ĝis la mezo de la 20-a jarcento estis proksime ligita al sia fondinto kaj ĉefo dum multaj jaroj, nome Elisabeth Förster-Nietzsche, la fratino de la filozofo. Kvankam de ĝia komenco la arkivo venis sub multe da kritiko pro fuŝo por apogi iajn ideologiajn celojn, la Arkivo estis, ĝis la fino de la Dua Mondmilito, loko de centra graveco por la esploro pri (postmorta) Nietzsche-disradio.

En GDR ĝi estis alligita al Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der klassischen deutschen Literatur en Vajmaro, kaj formale dissolviĝis en 1956. Ĝiaj posedaĵoj fariĝis alireblaj por okcidentaj esploristoj, el kiuj famis Mazzino Montinari kiuj anstataŭigis la dubindajn malnovajn Nietzsche-eldonojn per pli fidindaj. Dum la komunisma periodo aliaflanke Nietzsche daŭre estis malpermesita verkinto.

Ekde la germania reunuiĝo la posedaĵoj de la arkivo estas en prizorgiĝo de Klassik Stiftung Weimar. La domicilo de la arkivo, la Vilao Silberblick, nun estas muzeo.

La malsana Nietzsche sur la balkono de la vilao, en somero de 1899

Celoj[redakti | redakti fonton]

Elisabeth Förster planis la establadon de Nietzsche-arkivo post revenado al Germanio el Paragvajo en la aŭtuno de 1893. La celo de la arkivo estis kolekti resursojn por konservi ilin de disiĝo kaj certigi monopolon - ne malkutime en tiu tempo.

De la komenco de la 1890-aj jaroj, la ricevado de Nietzsche en la germanlingva mondo kreskis grandege. La Nietzsche-arkivo provis ekhavi la laŭleĝajn rajtojn de interpreto de Friedrich Wilhelm Nietzsche kaj liajn filozofiojn en publikaj diskutoj. Ne nur trompetis Elisabeth Förster-Nietzsche la mondon, sed ankaŭ amaso da ĵurnaloj kaj gazetartikolojn kiuj venis de la arkivo kaj la ĉirkaŭaj regionoj. Förster-Nietzsche jam kolektis dokumentojn de sia admirita frato ekde la junaĝo kaj tiam komencis aĉeti pluse ĉion el liaj poŝtaj korespondadoj. Tiuj leteroj estis tial ankaŭ publikigitaj rekte kaj nerekte per la arkivo kune kun la verkaro. Alia kialo de la eldonfrenezo de la arkivo kaj ĝia monopoligo de Nietzsche estis gajni grandajn profitojn el tio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La interno de la arkivejo estis farita de Henry Van de Velde (kiu komisiis la meblofabrikon Scheidemantel): ĝi nombriĝas al ties plej bonaj kreadoj. Liaj planoj koncernis la novan enirejon, la vestiblon, la centran bibliotekan kaj kunvenan salonon kaj etan laborĉambro sen forgesi la manĝoĉambron.

La ensemblo kvazaŭ integre konservitis. Van de Velde ne nur projektis la lignaĵojn sed ankaŭ la fornojn, la meblaron, la lampojn, la plankon, la vazojn dekorajn ktp.

Meze estas la biblioteka salonego kun Nietzsche-busto farita de Max Klinger. Survande troviĝas portretaj prezentoj de la jam malsana filozofo de Hans Olde, dum envitrine videblas dokumentoj, fotoj, memoraĵoj elektitaj de la fratino de la geniulo. En la iama refektorio dokumentadas ekspozicio la interesan historion de la domo kaj ties rolon en la kulto pri Nietzsche dum la nacisocialisma tempo. Ene de la vilao nuntempe regule okazas aranĝoj de la societo Kolleg Friedrich Nietzsche.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]