Goeto-muzeo (Weimar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La eksa loĝdomo de Goeto de sur Frauenplan; parto de la muzea komplekso.
La studsalono de Goeto, la plejsankto el ĉiuj salonoj.
La Juno-salono

La Goeto-muzeo de Weimar (germane: Goethemuseum) estas muzeo dediĉita al la germana verkinto Johann Wolfgang von Goethe, en la urbo Vajmaro, Germanujo. Ĝi estis fondita la 8an de aŭgusto 1885 kiel rezulto de la volo de lasta vivanta heredanto de Goeto, lia nepo Walther von Goethe, kiu lasis la Goethe-domon al la ŝtato. Planinto de la domo estis Johann Mützel.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kiam la lando Turingio estis formita, la Goethe-Nationalmuseum, kune kun pluraj konstruaĵoj kiuj estis konstruitaj dum la klasika epoko same kiel la Vajmaraj palacoj, iĝis la posedaĵo de la ŝtato. En la 1920aj jaroj, pli da Vajmaraj konstruaĵoj estis asignitaj al la Goethe-Nationalmuseum. En 1953, tiuj konstruaĵoj iĝis la posedaĵo de la "Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der klassischen deutschen Literatur en Vajmaro/NFG" (naciaj esplorejoj kaj monumentoj de germana klasika literaturo en Vajmaro). Ekde oktobro 1991, la Goethe-Nationalmuseum apartenas al la fondaĵo "Klassik Stiftung Weimar" kiu sukcedis la NFG. Ĝi administras ne nur la ĉefdomon sed entute 22 historiajn domojn kaj muzeojn ĉie en la tuta Vajmara municipa areo kaj ĉirkaŭ ĝi.

Loĝdomo de Goeto[redakti | redakti fonton]

La domo konstruitis en 1709 laŭ komisio de G.C. Helmershausen, konsilisto ĉekortega. Goethe loĝis tie ĉi de 1782-1789 kaj de 1792-94 kiel luprenanto, antaŭ la duka moŝto Karolo Aŭgusto donacis ĝin al li. Sevke la geniulo loĝis tie ĉi - interrompite nur de vojaĝoj - kun la tuta familio ĝis la morto en 1832. Ĉefa kaŭzo de transloĝiĝo el la Ilm-ĝardendomo estis krom la centra situo ankaŭ la pligrandiĝo de liaj kolektoj art- kaj natursciencaj. Por bone endeponejigi la tuton Goeto komisiis diversajn konstruajn ŝanĝojn. Sed la rezulto kvazaŭ sen iuj ŝanĝoj videblas ĝis nun, kun biblioteko de 7.000 libroj kaj ĉ. 50.000 aliaj objektoj. La lasta nepo Walther Wolfgang de ĉio heredantigis la ŝtaton.

Eniro al la domo faratas tra korto. Tie ĉi troviĝas la iamaj ĉevalejoj; ankoraŭ nun videblas fontano kaj vojaĝkaleŝo. Tra italstila ŝtuparo oni eniris la salonojn loĝajn, sociajn, porkolektajn de la antaŭa domo. Jam en la ŝtuparo gipsaĵoj kun antikvaj figuroj anoncas la goetan planon fari "muzeeton en la loĝejo". La dekstre al la Flava salono (uzata por manĝado kun elstaraj gastoj) apudantaj ĉambroj servis kiel deponejoj kaj elmontrejoj de kolekteroj. La salonoj Junono kaj Urbino male servis por oficialaj ricevoj, koncertoj, laŭtlegadoj. La Junono-salono nomiĝas laŭ la ĉeporde starigita busto de Junono estanta de super natura grando.

El la Urbino-salono oni gajnas irinte tra la okcidenta koridoro la antaŭan domon kaj la privatajn ĉambrojn de la majstro. Antaŭĉambro formis kun la biblioteko kaj la studsalono la lokon por la retiriĝinte kaj intense laboranta geniulo (Studiensaal). En la malantaŭa domo troviĝas ankaŭ la t.n. Christiane-salonoj (alireblaj de la Flava salono tra la Ponta salono). Ili estas dediĉitaj al la memoro de Christiane Vulpius (edzino de Goeto) kaj de ŝia familio.

Sude de la komplekso troviĝas belega ĝardeno. Ĝi havis - krom ripozumejan - du ĉefajn funkciojn: esti eksperimentejo botanika kaj liveranto de freŝaj legomoj. Baroka pavilono en la ĝardeno enhavas geologian kolekton (ekde 1808 en la posedo de Goeto).

Strukturo de la muzeo[redakti | redakti fonton]

La Goethe-Nationalmuseum konsistas el la loĝkonstruaĵo de Goethe kaj la "Goethe-muzeo". Tiu muzeo estas situanta en etendaĵo kiu estis konstruita en 1935 plej proksime de la domo. La ekspoziciaĵoj plejparte konsistas el la kolektoj de Goethe el la mondo de artoj kaj naturscienco same kiel el lia biblioteko kaj proksimume 2,000 desegnaĵoj. Hodiaŭ, la materialo konsistas el proksimume 100,000 ekspoziciaĵoj kaj temigas la periodon de Vajmara klasikismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]