Käthe-Kollwitz-lernejo (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Käthe-Kollwitz-lernejo
Käthe-Kollwitz-lernejo disde Röhr-strato
Käthe-Kollwitz-lernejo disde Röhr-strato
lernejo
Situo
Geografia situo 50° 59′ 16″ N, 11° 19′ 10″ O (mapo)50.9877111.31941Koordinatoj: 50° 59′ 16″ N, 11° 19′ 10″ O (mapo)
lando Germanio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Käthe-Kollwitz-lernejo (Vajmaro) (Turingio)
Käthe-Kollwitz-lernejo (Vajmaro) (Turingio)
DEC
Käthe-Kollwitz-lernejo (Vajmaro)
Käthe-Kollwitz-lernejo (Vajmaro)
Käthe-Kollwitz-lernejo (Germanio)
Käthe-Kollwitz-lernejo (Germanio)
DEC
Käthe-Kollwitz-lernejo
Käthe-Kollwitz-lernejo
Map
Käthe-Kollwitz-lernejo
vdr
flanka dometo

Ĉe Röhr-strato nr. 19 en Vajmaro, Germanujo, troviĝas Käthe-Kollwitz-lernejo (germane: Käthe-Kollwitz-Schule; iam Luisenschule - Luiza lernejo). Nuntempe ene ĉe domo 2 estas la ŝtata profesipreparanta lernejo SBBS Friedrich Justin Bertuch, kun branĉoj de metia gimnazio respektive faka supera lernejo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 6.10.1902 inaŭguritis Luiza lernejo por knabinoj kiel dua burĝa lerniginstitucio de Vajmaro en tiam ankoraŭ nesurkonstruita strato. La areeto tiea nomiĝis pli frue Ochsenwiese. Temas pri konstruaĵo historiisma laŭ itala renesancstilo. Konstruigis ĝin la vajmara urba konsiliano Schmidt. Aparte estas bela gimnastikhalo.[2]

Dum la Dua mondmilito ĝi funkciis kiel lazareto kaj repreno de instruado sukcesis en la 1.10.1945. Alinomiĝo en honoro de Käthe Kollwitz sekvis du monatojn pli poste. Ekde aŭtuno 1948 ekzistis kuna instruado por knaboj kaj knabinoj kaj en aŭtuno 1956 Kollwitz-lernejo iĝis la unua en Vajmaro kun dek klasoŝtupoj.

Memorigŝtonon oni starigis en la 1967-a jaro en la lerneja korto okaze de la 100-datreveno naskiĝtaga.[3] Ekde 2004 komenciĝis enhava kaj gelernantara kunmetiĝo kun aliaj lernejoj.[4] Lernejkorte estas ankaŭ la linda Puto de platbeka anaso (Stockentenbrunnen).

La lernejo figuras sur listo de monumentprotektotaĵoj vajmaraj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.sbbs-bertuch.de/tab_gesch.htm
  2. Denkmaltopographie Bundesrepublik Deutschland, Kulturdenkmale in Thüringen, Stadt Weimar, volumo 4.2, p. 615.
  3. Ĉi-kuntekste atentigotas je la Kollwitz-monumento de Anke Besser-Güth ĉe Zeppelin-placo.
  4. pli detalaj faktoj lernejhistoriaj
50.9877111.31941