Anke Besser-Güth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anke Besser-Güth
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1940 (1940-12-16)
en Erfurto
Morto 23-an de februaro 2019 (2019-02-23) (78-jaraĝa)
en Waren
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Siegfried Besser
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • ceramikisto
vdr

Anke BESSER-GÜTH (naskiĝinta la 16-an de decembro 1940 en Erfurto, mortinta la 23-an de februaro 2019 en Waren)[1][2] estis germana skulptistino, ceramikistino kaj pentristino. Per siaj artaĵoj ŝi ankaŭ plenumis politikajn postulojn de GDR.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de Humboldt-lernejo (Erfurto) kaj trejniĝo ŝtonskulptista ŝi studis inter 1960 kaj 1966 skulptajn artojn en Dresdeno ĉe Walter Arnold. De tiam ŝi laboris liberprofesie. Dumstudenttempe ŝi ekkonis la postan edzon Siegfried Besser kiun ŝi sekvis Erfurton. Erfurte ŝi engaĝiĝis je Unuiĝo de farantoj de vidaj artoj en GDR (VBK) kie ŝi estris inter 1970 kaj 1983 la skulptadan sekcion.

Kun la edzo ŝi konceptis la monumenton pri la historio de la germana laborista movado ĉe Memorigloko Goldener Löwe en Eisenach. Aliaj publikspacaj laboraĵoj de ŝi admireblas en Erfurto, Vajmaro, Gera, Nordhausen, Eisenach, Röbel (Müritz) kaj Waren.

Besser-Güth ja devis akcepti la neniigon de artaĵoj post Turniĝo pro malkonstruoj aŭ alifunkciigoj en Erfurto: de reliefo 7,5 metrojn longa ĉe la ŝufara popolproprieta entrepreno VEB Schuhkombinat, de kvin rondaj ceramikreliefoj ĉe Akademio medicina kaj de ok reliefoj ĉe la gastejo An der alten Stadtmauer.[3]

En 1996 Anke Besser-Güth iris kun Besser al Moltzow kie ŝi kontinuigis artistan laboradon.[4]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

ceramikaj[redakti | redakti fonton]

laboristmovada monumento je Eisenach
  • 1980 Knut, terakoto
  • 2002 Sphinx, terakoto
  • 2005 Eitler Gockel, terakoto

skulptaĵoj kaj reliefoj[redakti | redakti fonton]

Ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

reliefoj pri erfurta urbohistorio
  • 1970, 1972: unuopaj elmontradoj je Erfurto
  • 1972, 1977, 1982: Kunstausstellung der DDR (naciaj orientgermanaj artekspozicioj)
  • 1969, 1972, 1975, 1979, 1984: Artekspozicioj de la Distrikto Erfurto
  • 1973: Plastik und Blumen, Berlino
  • 1977: Kunst und Sport, Lepsiko
  • 1981: Das Urteil des Paris in der DDR-Kunst, Gotao

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1974: Johannes-R.-Becher-medalo (bronza)
  • 1975: Kulturpreis der Stadt Erfurt (kulturpremio de la urbo erfurta)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Funebra anonco[rompita ligilo]. Thüringer Allgemeine, 9.3.2019.
  2. Harmonie und Heiterkeit - das war für sie Glück. Nordkurier - Müritz-Zeitung, 26.2.2019, p. 16.
  3. Peter Michel: Ankunft in der Freiheit. Essays gegen den Werteverlust der Zeit, Berlin 2011, p. 190-191
  4. biografio ĉe Galerie Zimmer