Preĝejo Sankta Kruco (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo kaj fenestra rozo de Preĝejo Kruco (Vajmaro)

Preĝejo Sankta Kruco (germane: Kreuzkirche) en Vajmaro, Germanujo (Böhlaustraße 2/ angulo Shakespearestraße) apartenas ekde 1928 al la evangelia-luterana komunumaro vajmara ĉe EKM. Komence en 1899 ĝi konsekritis por la Eklezio de Anglio sub la patroneco de Sankta Miĥaelo kaj Ĉiuj anĝeloj (Saint Michael and all Angels).

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Kruco-kirko esta hala novgotikaĵo relative malalta konstruite en 1899 de Rudolf Zapfe por la anglikanoj vajmaraj. Zapfe orientiĝis stile kaj proporcie - sen la intenco de la komisiintoj - je tipo de eta angla kirko el la tempo de frugotiko. De la originalo konserviĝis la ekstero de la nova dume la interno novaranĝitis en 1973/74 fare de la arĥitekto Klaus Kaufmann kaj la skulptisto Friedrich Press.[1]

Historio kaj nuntempo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala aspekto
Vido al Kruco-kirko disde la enirejo kruciĝo Shakespearestraße kaj Böhlaustraße
Kampanilo
Ĝenerala aspekto disde strato Shakespearestraße

Ekde la mezo de la 19-a jarcento hejmiĝis en Vajmaro multaj homoj de brita deveno interesiĝintaj pri la urbo mem, la germanaj lingvo kaj kulturo, la Vajmara klasikismo. Tiuj scienculoj kaj artistoj kun familianoj realigitis en 1899 sian deziron havi propran kirkon en Vajmaro ĉe la tiama urborando sudorienta. Konsekriĝo estis en la 29.11.1899 sub la patroneco de Ĉefanĝelo Miĥaelo kaj ĉiuj anĝeloj. Historiistoj taksas ĝian konstruiĝstilon jen perpendikla jen novgotika.

Post eksplodo de la Unua mondmilito la angloj konsideritis malamikaj kaj devis forlasi Germanujon. La sakrala ejo orfiĝis kaj restis multe da tempo senfunkcia. Finfine akiris ĝin la evangelia-luterana komunumo konsekronte la kirkon en la 30.9.1928 sub la patroneco de la Vera Kruco. Tiutempe ankaŭ enmetitis la segmentarke volbita plafono malsupre de la ĝistiam malkaĝita tegmentaro. En 1955 konstruis la orgenfaristo Gerhard Kirchner sian instrumenton por la kirko (kiu novigitis en 1989) kaj en 1962 muntitis sonoriloj de la Schilling-firmao el Apolda en la apuda kampanilo.

Post profundaj restaŭradoj en 1972-1975 la interno komplete aliaspektis. Po trionan dividon kun forigita plafono, movebla benkaro kaj subpavimaj varmokondukiloj proponis la ĉefkonstruisto kaj arĥitekto Klaus Kaufmann el Eisenach. La multflanka uzeblo de la interno plivigligis la agadojn de la komunumo, kantoraro kaj trombona ĥoro. La muziko de ĉe Kruco-kirko ekde tiam gravis en tuta Vajmaro. La vajmara artpentristo Gottfried Schüler transprenis la kolorigon de la vitraloj. Liturgiaĵojn kaj vandtukaron kreis la vajmara tekstilartistino Anneliese Jährling (edzino de la artisto Horst Jährling). La altarejon aranĝis la dresdena skulptisto Friedrich Press.

En 1999 starigitis en la ĝardenoj de Kruco-kirko domo komunuma laŭ planoj de Bernhard Zschiedrich kaj en 2006/07 metitis nova tegmento ardeza. Nova restaŭrado de la interno kaj la enireja zono faritis en 2008/09 kun la intenco reatingi la aspekton de antaŭ 1928. Eĉ la volboj denove liberigitis de antaŭmetitaĵo tiel ke la fenestra rozo supre de la enireja muro revidebas. Ankaŭ nova baptosonorilo instalitis en la firstotureto.[2][3]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Orgeno kaj sonoriloj[redakti | redakti fonton]

Schuke-orgeno

La nuna orgeno el 1989 estas de firmao Alexander Schuke el Potsdam kun 16 registroj, du klavaroj kaj pedalo. La kirko hvas kvin sonorilojn; tri el la jaro 1962 mulditaj en Apolda (unu el 1879, Schiffsglocke, unu bronza el 1906 Taufglocke).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hartmut Mai: Der Kirchenbau des 19. und frühen 20. Jahrhunderts in Thüringen. 1976, ĉe OCLC
  2. ek-weimar.de
  3. c-m-l.de. Arkivita el la originalo je 2016-08-05. Alirita 2021-08-24.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.97666666666711.313611111111