Vilao Ithaka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilao Ithaka
vilao [+]
Koordinatoj50° 58′ 36″ N, 11° 20′ 20″ O (mapo)50.976811.339Koordinatoj: 50° 58′ 36″ N, 11° 20′ 20″ O (mapo)

Vilao Ithaka (Turingio)
Vilao Ithaka (Turingio)
DEC
Vilao Ithaka
Vilao Ithaka
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Vilao Ithaka
Vikimedia Komunejo:  Haus Ithaka (Weimar) [+]
vdr

Ithaka-vilao (germane Haus IthakaVilla Ithaka) estas novbaroka vilao en Vajmaro, Germanujo, Am Horn 25 supre de la eosta deklivo de Ilm-parko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La domo konstruitis fare de la arĥitekto Paul Schultze-Naumburg en 1906/07 por la verkisto kaj diplomato Ernst von Wildenbruch. En 1907 Wildenbruch transloĝiĝis Vajmaron en la Ithaka-vilaon post kiam li jam ekde 1892 flegis loĝi Vajmare po plurajn monatojn por jaro. La nomo vilaa aludu certe ankaŭ al fruaj estadoj de Wildenbruch en Greklando kaj Ateno.

La domo apartenis en la komenco de la 20-a jarcento inter la plej modernaj loĝdomoj en Vajmaro. La historiisto Willi Oberkrome taksas ĝin inter la plej gravaj verkoj de Schultze-Naumburg kaj eĉ emblemo de moderna germana arĥitekturo..[1] Post la morto de Ernst von Wildenbruch en 1909 vivis tie lia vidvino ĝismorte en 1920. Aranĝo de poeta muzeo, kio ja planitis, neniam realiĝis. Anstataŭe ekproprietis la municipo kaj inter 1928 kaj 1990 ene estis malsanulejo respektive porinfana hejmo.

Laŭ intenco de la konstruintoj estu disde Ithaka-vilao ĉiam libera spekto al Ilm-parko - kio hodiaŭ ne plu eblis pro samloka konstruo de aliaj ejoj post vendo de grundoj malsupre ĉirkaŭaj al investantoj en 1997 laŭ konataj komercarĥitekturaj kriterioj.[2]

Interkonatiĝo inter arĥitekto kaj verkisto estis jam en 1903. Schultze-Naumburg kreis ankaŭ la tombon de la verkisto kun dorikaj kolonoj sur la Historia tombejo vajmara.

Haus Ithaka en Graal-Müritz[redakti | redakti fonton]

Rudolf Presber verkis romanon titolitan Haus Ithaka kiu aperis en 1926 en Stuttgart. Sed tie temas ne pri la menciita vajmara ejo sed pri somerodomo de Presber je Fritz-Reuter-strato 17 en Graal-Müritz kiun li akiris en 1922. Nuntempe surlokas la bilbioteko Bäderbibliothek.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Willi Oberkrome: Deutsche Heimat. Nationale Konzeption und regionale Praxis von Naturschutz. Schöningh, Paderborn k.a. 2004, ISBN 3-506-71693-X, p. 144
  2. Christoph Schwarzkopf: "Episoden aus 100 Jahren Heimatschutz und Denkmalpflege in Thüringen" ĉe denkmalpfleger.de
  3. Pribiblioteke ĉe ostseebibliotheken.de

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]