Lutera korto (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lutera korto en Vajmaro
Memortabulo pri la loĝantoj de Lutera korto
Memortabulo por Falk ĉe la portalo de ĉe Marstall-strato

Lutera korto (germane: Lutherhof) estas monumentprotektota kontruaĵensemblo en Vajmaro, Germanujo (strateto Luthergasse 1).

Historio kaj utiligo[redakti | redakti fonton]

Temas pri impona trietaĝa domo kies unua mencio estis en 1491 kiel surmure staranta libera ejo. Maltantaŭo ĝia turniĝas je Marstall-strato. La jam komence de la 19-a jarcento uzata nomo fontas en la laŭdiro ke Marteno Lutero dum unu el liaj vajmaraj restadoj gastus tie ĉi ĉe Johann Burkhardt. Tamen por tia aserto ne ekzistas pruvoj. Klaras ke loĝis tie ĉi Christoph Martin Wieland inter 1773 kaj 1777, antaŭ doma kadukiĝo. En 1821 ekloĝis tie ĉi Johannes Daniel Falk kun siaj disĉiploj kaj renovigis la tuton. Falk ankaŭ mortis surloke en 1826 kaj lia instituto translokigitis en 1830 al Falk-strato. Memortabulo muntitis tamen por li en 1868 ĉe la enirejo disde Marstall-strato.[1]

Krom loĝejoj estas ene hodiaŭ la plej malgranda muzeo vajmara Johannes-Falk-muzeo. Fakte temas nur nur pri memorĉambro de 12 kvadratmetroj da spaco. Tie admireblas objektoj el la postlasitaĵoj de Falk kiun prizorgas la societo Johannes Falk e.V.[2]

Korte estas ankaŭ puto kiu surŝutite reliberigitis.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lutherhof. Ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte, Verlag Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1997, ISBN 3-7400-0807-5, p. 285

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christian Schädlich: Lutherhof in Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.), Verlag Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1997, ISBN 3-7400-0807-5, p. 285.
  2. https://johannesfalkverein.jimdofree.com/%C3%B6ffentlichkeitsarbeit/gedenkst%C3%A4tte/
  3. Hans Joachim Leithner: Von Brunnenstuben, Röhrenfahrten und Wasserleitungen, den historischen und jüngeren Brunnen in Weimar, eldonis Hans-Joachim Leithner en memeldonejo 2018, Gutenberg Druckerei Weimar (WeimarWissen 1, Der Weimarer Brunnenschatz), p. 195-196
50.982211.33059