Kolekto por grafikaĵoj en Weimar
La Kolekto por grafikaĵoj en Weimar (germane: Graphische Sammlung) troviĝas centre en Vajmaro, Burgplatz nr 4. Vizito eblas post antaŭa sinanonco.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]En la Urba kastelo kaj en la Goeto-muzeo gastas la kolektoj pri grafikaĵoj. En la kuro de la fuzio inter la Fondaĵo Weimarer Klassik kaj la Ŝtataj Artokolektoj kunfandiĝas ankaŭ la kolektoj de grafikaĵoj de ambaŭ institucioj. La granda tuto (desegnoj kaj presitaĵoj) ebligas kompletan kaj modelan superrigardon pri la laboroj de eŭropaj grafikistoj de la 15-a ĝis la 20-a jarcentoj. Fundamento estis la kolektoj de la iama Grandduka kabineto de kuprogravuraĵoj, kies alta kvalito ŝuldiĝas al prudenta kaj kontinua aĉetado kaj pligrandiĝo, iam ankaŭ sub la konsilado de Goeto. Ankaŭ post la nuligo de la Grandduklando Saksio-Vajmaro-Eisenach en 1919 la kolektoj prizorgitis kaj pligrandigitis.
Kolektoj
[redakti | redakti fonton]Hodiaŭ konsistigas ĝin i.a. ĉ. 35.000 desegnoj, el kiuj kelkaj estas de majstroj kiel Leonardo da Vinci, Rafaelo, Albrecht Dürer, Lucas Cranach la Maljuna, Francesco Primaticcio, Giovanni Battista Tiepolo, Peter Paul Rubens, Anthonis van Dyck, Rembrandt van Rijn, Jacques Callot, François Boucher, Jan Antoine Watteau, Caspar David Friedrich kaj Auguste Rodin. Krome ĝi enhavas ĉ. 120.000 presitajn grafikaĵojn i.a. de famekonataj italaj artistoj de la movado Chiaro-Scuro, kompletaj volumoj el la verkaro de Albrecht Dürer, Lucas Cranach la Maljuna, Rembrandt van Rijn, Jacques Callot sed ankaŭ de la bauhaus-ano Lyonel Feiniger.
Altvaloraj unikaĵoj de malnovaj majstroj plialtigas ankoraŭ la gravecon de tiuj ĉi kolektoj kun granda gamo da desegnaj kaj grafikaj teknikoj. La artokolekto de Goeto - ĉe lia morto unu el la plej ampleksaj de privatulo en Germanujo - estas alia kulmino de la kolektoj. La poeto posedis pli ol 9.000 presitajn grafikaĵojn. Inter la ĉ. 1.000 mandesegnoj estas verkoj de Daniel Hopfer, Albrecht Altdorfer, Giovanni Battista Tiepolo, Tintoretto, Rembrandt van Rijn, Claude Lorrain, Gaspard Dughet, Jacob de Wit, sed ankaŭ de germanaj tiutempuloj kiel Anton Graff, Philipp Hackert, Christoph Heinrich Kniep, Friedrich Tischbein, Philipp Otto Runge. Specialan placon en tiu sekcio havas la ne tute 2.000 desegnoj de Goeto mem.
La goeta kolekto post la morto de la geniulo finiĝis. Post la fondo de la Nacia Goeto-muzeo kaj ĝia malfermo (1885/86) la publika klerigfokuso pli kaj pli ekgravis. Sekve donacoj, postlasitaĵoj kaj aĉetoj ankoraŭ pligrandigis la jam ekzistintan kolektaron je sume 6.500 mandesegnoj kaj pli ol 30.000 presitaj grafikaĵoj. Krom pri bildoj topografiaj oni ege interesiĝis pri ilustraĵoj por verkoj de Goethe, Schiller, Herder kaj Wieland. Kelkaj postlasitaĵoj de artistoj (ekz. Julie von Eglottstein; Bartold Asendorpf) same troviĝas tie ĉi, kiel ankaŭ apartaj kolektoj koncerne la agadon de Franz Liszt aŭ Friedrich Nietzsche.
Ankoraŭ nun la vajmaraj kolektoj nombriĝas inter la plej gravaj en tuta Germanlando, kun sume ĉ. 200.000 objektoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-6, p. 190