Gasfabriko (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iama gasejo vajmara, Schwansee-strato 92

La Gasfabriko (germane: Gaswerk) en Vajmaro, Germanujo, estiĝis en 1855 kiel unu el la fruaj industriaj ejoj ĉe Ettersburger-ŝoseo, ĉe la iama varstacidomo. Najbaris ankaŭ la en 1926 konstruita aŭkcivendohalo por brutoj.[1]

Gasfabrikoj ĉe la Vara stacidomo kaj ĉe Schwansee-strato[redakti | redakti fonton]

Konstruiĝo eblis danke al antaŭiniciato de la vajmara ĉefurbestro Wilhelm Christian Friedrich Bock kiu fondis la societon Gasbereitungs-Gesellschaft por provizadi stratlanternojn kaj privatajn apartamentojn gase. Ĝi movis la unuan vapormaŝinon de Vajmaro kun povo de 1,5 ĈP. Fine de la 1855-a jaro lumis en Vajmaro la unuaj gaslamoj. Kvankam la gasfabriko plurfoje pligrandigitis la kapacito ne povis plenumi la kreskantan demandon kaj sevke dua brulgaskreejo alvenis ĉe Schwansee-strato 92 en la 1908-a jaro. Tuj ĉesis la funkcio de la malnova de ĉe Vara stacidomo. La nova gasfabriko agis oficonplenumante ĝis 1964. Ĝia gasujo malkonstruitis en 1987. La unua teleprovizado per aldona gaso estis en 1941 el Böhlen (la nuna centralo Lippendorf, Neukieritzsch).

Tamen jam en 1924 pripensitis tutkovranta teleprovizado per gaso en Germanujo. La Schwanseestrat-gasfabriko iĝis, post la transpreno de la elektrejo ĉe Kirschberg en 1920 antaŭenpuŝis la tuton al grava ero de la samjare fondita municipa organizaĵo Städtische Gas- Wasser- und Elektrizitätswerke Weimar.[2][3]

La eksa Schwanseestrat-gasfabriko staras memkompreneble sur la listo de la monumentprotektota aferoj vajmaraj. Nuntempe oni okazigas tie kulturajn eventojn.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.weimar-im-ns.de/ort14.php
  2. Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (= Energiegeschichte der Stadt Weimar. Bd. 1). Eldonis Stadtwerke Weimar Stadtversorgungs-GmbH durch Axel Stefek. Weimar 2016, p. 199–209.
  3. Art: Gaswerk, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte, Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 136.
  4. https://kulturschrittmacher.de/kompetentes-konglomerat-mit-identitaet/

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.9842711.30378