Anna Amalia zu den drei Rosen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblem-biĵuterio de la loĝio antaŭ 1806
La Vidvina palaco, loĝiejo inter 1808–1848
Strato Amalienstraße 5, kun la loĝiejo inter 1853–1935
La loĝiejoj ĉ. la jaro 1920

Anna Amalia zu den drei Rosen (laŭvorte: Anna Amalia je la tri rozoĵ) estas la nomo de framasona loĝio fondita en 1764 en Vajmaro, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 24-an de oktobro 1764, la naskiĝtagon de sia nompatrino dukino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach, fondiĝis la loĝio sub la nomo Johano loĝio. Dum la unuaj jardekoj estis akraj disputoj priorientiĝaj, pro ke la loĝio laborado oficiale ĉesis ekde 1782. Tio malebligas ke Ilm-parko, la Templanejo kaj la Sfinga groto ĉe Leutra-fonto ŝuldiĝas estiĝon sian al konkretaj surlokaj framasonaj intencoj.[1]

Post la morto dukina ŝia filo Karlo Aŭgusto komisiis la framasonajn fratojn Johann Wolfgang Goethe kaj Friedrich Justin Bertuch reaktivigi la loĝian laboradon. Tiukoncerne rimarkis Goethe en la 11.5.1808 ke li proponus Bertuch por la posteno de la majstro kion jesas ankaŭ al la suvereno.[2] Fakte elektitis Bertuch en la 24.10.1808. En 1809 akceptitis kiel kunloĝiano ankaŭ Christoph Martin Wieland. Sidejo estis la festsalonego kaj la apudaj ĉambroj ene de la Vidvina palaco al kiu mankis funkcio post la forpaso dukina.

Dum la 19-a jarcento la loĝio iĝis unu el la sociaj centroj de Vajmaro. Inter 1848 kaj 1853 la loĝia salonego troviĝis en posta alo de Grand Hotel Russischer Hof. En 1853 oni translokiĝis en novkonstruita domo sur grundo kiun postlasis Johann Nepomuk Hummel (nuna adreso Amalienstraße 5).

Post la malpermeso de framasonismo en Nazia Germanio kaj la eksproprietigo la loĝiejo ricevis en 1936 alian funkcion. Dum la Dua mondmilito ĝi ege damaĝitis kaj poste ĝi malkonstruitis. Post 1945 la usona okupadadministrado repermesis la tuton, sed post la potencakiro sovetia en Turingio ekde julio 1945 kaj aparte post la fondiĝo de GDR la mallonga libereco denove malaperis. La malmulto da fratoj, kiuj daŭre havis la esperon je nova komenco, renkontiĝis kiel rondo de privatuloj en la hotelo Russischer Hof. Laŭdire okazis la lasta aniĝo al la fratio private en 1962.

Post Turniĝo la loĝio refonditis en Hamburg en 1990; la lum-alportado estis en Vajmaro en 1992. Ĝi unue gastis en la Luka salonego de Bauhaus-Universitato kaj poste por multaj jaroj en la hotelo Amalienhof. De februaro 2006 ĝis junio 2009 la anoj kunvenadis en la volba kelo de la Urbomuzeo de Vajmaro respektive - dum pli grandaj publikaj okazoj - en la samloka prelegsalonego. Inter 2009 kaj 2012 la nova hejmo estis en la Kirms-Krackow-domo kaj poste en la hotelo Leonardo. Festegaj aferoj ankaŭ faratas en la Urba kastelo, Vidvina palaco aŭ Goethe-loĝdomo.

Majstroj[redakti | redakti fonton]

  • 1764–1782: Jakob Friedrich von Fritsch
  • 1808–1810: Friedrich Justin Bertuch
  • 1810–1818: Cornelius Johann Rudolf Riedel
  • 1818–1851: Karl Wilhelm von Fritsch
  • 1851–1866: Gottfried Theodor Stichling
  • 1866–1869: Karl Friedrich Wilhelm Mohnhaupt, lernejestro
  • 1869–1873: Heinrich Carl Gustav Herbst, financulo
  • 1873–1882: Karl Eduard Putsche
  • 1882–1899: Julius Hugo Wernekke (1846–1929), lernejestro
  • 1899–1921: Arthur Ott, instruisto
  • 1921–1927: Adelbert Bachrodt, apotekisto
  • 1927–1932: Georg Siefert, instruisto
  • 1932–1934: Ernst Leißling, instruisto kaj blindulinstitutestro
  • 1934–1935: Fritz Schirrmeister, entreprenisto
  • 1990–1994: Reinhard Reubold, advokato
  • 1994–1996: Günter Dorn, financulo
  • 1996–2004: Jochen Bretthauer, pastoro kaj hotelestro
  • 2004–2008: Günther Ahrendt, administranto
  • 2008–2012: Michael Hasenbeck, juĝistoam Verwaltungsgericht
  • 2012–2016: Rolf Kalff, klinikestro
  • 2016–2018: Gunther Smalian, entreprenisto
  • seit 2018: Alexander Weber

Aliaj konataj membroj[redakti | redakti fonton]

Dankskribaĵo de Goethe okaze de la 50-a datreveno ekframasonuliĝo (1830)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Susanne Müller-Wolff: Ein Landschaftsgarten im Ilmtal: Die Geschichte des Herzoglichen Parks in Weimar. Böhlau, Wien/Köln/Weimar 2007, ISBN 978-3-412-20057-2, p. 166 kaj 152/noto 39
  2. Wenn die Besetzung der Stelle eines Meisters vom Stuhle bei der Loge Amalia zu den drei Rosen zur Sprache kommt, so gebe ich meine Stimme Herrn Legationsrath Bertuch und bemerke, daß dieses mit der Gesinnung unseres gnädigen Herrn übereinstimmt.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Heinz Francke, Ernst-Günther Geppert: Die Freimaurer-Logen Deutschlands und deren Grosslogen 1737–1985; Matrikel und Stammbucĥ'. Edition Quatuor Coronati, Bayreuth 1988, ISBN 3-925749-05-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anna Amalia zu den drei Rosen en la germana Vikipedio.