Leutra-fonto
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6f/Ilmpark_Weimar_-_Leutraquelle_mit_Sphinxgrotte_%26_Sprudelquelle_%281784-86%29.jpg/220px-Ilmpark_Weimar_-_Leutraquelle_mit_Sphinxgrotte_%26_Sprudelquelle_%281784-86%29.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/60/Weimar_Ilmpark_Ochsenauge.jpg/220px-Weimar_Ilmpark_Ochsenauge.jpg)
Leutra-fonto (germane: Leutraquelle aŭ Läuterquelle) kun najbara Ochsenauge (bovokulo) estas vera oazo ene de Ilm-parko en Vajmaro, Germanujo.
Ĝi troviĝas en eosta direkto de la Urba kastelo: ĝi atingeblas per mallarĝa ŝtuparo de ĉe Stern-ponto.
Historio[redakti | redakti fonton]
Kaj Ochsenauge kaj la sur kvadroŝtono kuŝanta sfinkso estas verkoj de la kortega skulptisto Martin Gottlieb Klauer el la 1786-a jaro. La planon por tio liveris la kortega pentristo Georg Melchior Kraus. Ambaŭ aferoj ĉirkaŭas la fontojn de Leutra-rojo.
Fontas ili ĉe geologia nenormalaĵo en granda profundeco. La tre kalkoza akvo estas nekutime klara havante tutjare saman temperaturon de 8,5 gradoj. Post nur kelkaj metroj Leutra-torento enfluas la riveron Ilm. Ambaü nombriĝas inter la plej malnovaj formelementoj de Ilm-parko. Laüdire temis pri la plej ŝatata loko de Franz Liszt en Vajmaro.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Ilmparko kun Leutra-fonto Arkivigite je 2022-01-31 per la retarkivo Wayback Machine