Ruĝa Kastelo (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝa Kastelo

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 58′ 45″ N, 11° 19′ 49″ O (mapo)50.9791611.33027Koordinatoj: 50° 58′ 45″ N, 11° 19′ 49″ O (mapo)
Ruĝa Kastelo (Vajmaro) (Turingio)
Ruĝa Kastelo (Vajmaro) (Turingio)
DEC
Ruĝa Kastelo (Vajmaro)
Ruĝa Kastelo (Vajmaro)
Situo de Ruĝa Kastelo (Vajmaro)
Ruĝa Kastelo (Germanio)
Ruĝa Kastelo (Germanio)
DEC
Ruĝa Kastelo
Ruĝa Kastelo
Situo de Ruĝa Kastelo
Map
vdr

La Ruĝa Kastelo (germane Rotes Schloß) estas konstruaĵo kun interesega historio troviĝante en Vajmaro, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Ruĝa Kastelo konstruitis inter 1574 kaj 1576 kiel vidvina palaco por dukino Dorothea Susanne, edzino de Johano Vilhelmo (Saksio-Vajmaro). La blazono de la palatinatanino kaj de ŝia edzo ornamas la konstruaĵon. Pli malfrue enloĝis ĝin anoj de la duka familio kaj inter 1702 kaj 1703 eĉ la komponisto Johann Sebastian Bach. Poste ene gastis diversaj publikaj institutoj. En la okcidenta alo ekz. kunvenadis la Sekreta konsilantaro (de 1743 ĝis 1803) kiun membris ankaŭ Johann Wolfgang von Goethe. Krome ene estis la ĉefa administrejo, justicaj institucioj kaj la Landa direktorejo. En la orienta alo troviĝis inter 1781 kaj 1807 la Duka deseĝnajlernejo.

La aliaranĝo de la Duka palco de 1808 necesigis la malkonstruon de la orienta alo. Nur en 1820 la tiea lakuno replenigitis. Estiĝis tiam ankaŭ la klasikismaj ŝajnigaj arkadoj de Clemens Wenzeslaus Coudray. Ili formis ensemblon kun la Rezideja kastelo (la nuna Liszt-muzikaltlernejo vajmara) kaj la Princejo (la nuna Biblioteko Dukino Anna Amalia). En niaj tagoj gastas ene la Esplorbiblioteko kaj la moderna studcentro de la citita A.Amalia-biblioteko.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]