Preĝejo Sankta Maŭrico (Niedergrunstedt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko en Niedergrunstedt

La Kirko Santa Maŭrico (germane: Kirche zum Hl. Mauritius) troviĝas en Niedergrunstedt, urbokvartalo de Vajmaro, Germanio. Apude troviĝas ateliero pentrista.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kerno de la sude de Vajmaro, en la Kirschbach-valo, troviĝanta vilaĝo Niedergrunstedt formatas de la Maŭrico-kirko, la parte ankoraŭ de ekleziuloj uzata paroĥestra domo, la bierfarejo, la bakejo kaj la iama lernejo.

La surmonteta halokirko konstruiĝis inter 1726-29 kun enkorpigo de la malfrugotika uesta turo. Novkonstruo iĝis necesa post incendio de 1707 kiam detruitis pli ol 40 domoj. Ĝi datumas de la 15-a jarcento sed rivevis novan spajron. La internon beligas baroka pentraĵaro kun bibliaj motivoj, i.a. ĉiela herbaro surplafone. Artisto estis Johann Ernst Rentsch la Juna. La kirkon porĉiamigas ankaŭ la artisto Lyonel Feininger per multaj grafikaĵoj. En letero al Alfred Kubin li skribis en 1913: "La vilaĝoj, pli ol cento da vilaĝoj, en la ĉirkaŭaĵo estas belegaj. Ekzistas kirkoj en solecaj vilaĝaĉoj kiuj farigis la plej mistikajn travivaĵojn al mi, t.n. kulturhomo."

La orgeno estis kreita en 1876 fare de Karl August Witzmann el Stadtilm. La tri sonoriloj estas de 1920 kaj 1922.

Pentristogrupa renkontiĝloko[redakti | redakti fonton]

La tuj apuda lernejo funkcie ĉesis en 1975, post Turniĝo ĝi ĝuis restaŭradon. Surloke la artosocieto Kunstverein Hofatelier e.V. instalis taŭgegan atelieron por grupo artista internacie konata. Ankaŭ ekspozicioj okazas tie ĉi, atelierfestoj, laborrondoj, projektoj kun lernantoj. Nuntempe estas surloke ankaŭ kafejo. Oni malgraŭ la idilieco de la loko aliloke rekomencis en 1990, nome pli en la centro de Vajmaro, proksime de la loĝdomo de Goeto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hartmut Ellrich: Die schönsten Kirchen Thüringens. Leipzig 2007, ISBN 978-3-374-02504-6, p. 84-85
  • Viola-Bianka Kießling: Königin der Instrumente. Ein Orgel-Führer durch die Region Weimar und Weimarer Land. Eldonis Landratsamt Weimarer Land, Fagott-Orgelverlag, Friedrichshafen 2007, ISBN 978-3-00-021071-6.
  • Viola-Bianka Kießling: Himmlische Instrumente. Ein Glocken-Führer durch die Region Weimar und Weimarer Land. Eldonis Landratsamt Weimarer Land kaj Kirchenkreis Apolda-Buttstädt, Weimar/Apolda 2012
  • Rainer Müller: Mittelalterliche Dorfkirchen in Thüringen, dargestellt anhand des Gebiets des ehem. Archidiakonats St. Marien zu Erfurt. (Arbeitsheft des Thüringer Landesamtes für Denkmalpflege, N.F. 2) Erfurt 2001, Katalog der Kirchen p. 97.
  • Sabine Neubert: Kirchen in und um Weimar. Teil 1, Weimar 1991, ISBN 978-3-86160-030-5, p. 125-126

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]