Paŭlina Konvento (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paulinenstift je Weimar

La iama Paŭlina Konvento (germane: Paulinenstift) je Vajmaro, Germanujo, troviĝas ĉe Washinton-strato nr 53 (kiu pli frue nomiĝis Schröterstraße por la aktorino Corona Schröter).

La laŭ stilo de itala novrenesanca starigita pluretaĝa konstruaĵo (precipe el travertino) planitis en 1886 fare de Karl Vent. Komisiintino estis la heredgranddukino Erbgroßherzogin Paŭlino de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Ĝi servu komence kiel klerigejo kaj gastigejo por knabinoj kun la celo prepari junulinojn kiuj intencis post konfirmacio labori. Samtempe temis memkompreneble pri edukejo por novorientiĝemaj knabinoj garantiante tranoktadon kaj manĝadon al ili.[1]

Krome estas en konekto kun tiu ĉi domo Paulinenstift, infanĝardeno starigita en la 1901-a jaro en Ramsla[2] kiu nombriĝas inter la plej malnovaj siaspece en la tuta regiono.

Nuntempe ĝi servas kiel loĝejo figurante sur la listo de monumentprotektotaĵoj vajmaraj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.98317811.319093

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Art. Pauline Ida Marie Olga: Erbgroßherzogin von Sachsen-Weimar-Eisenach, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 347.
  2. https://traegerwerk-thueringen.de/unsere-angebote/kinder-jugendliche-und-familie/kindertagesstaetten/froebelkindergarten-paulinenstift/