Karl Vent
Karl Vent | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1841 en Vajmaro |
Morto | 30-an de novembro 1886 (45-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Gustav Karl Friedrich VENT (naskiĝinta fine de 1842 en Vajmaro, mortinta la 7-an de julio 1887 samloke) estis germana arĥitekto kaj ĉefkonstruisto, kiu aktivis kiel grandduka konstruinspektoro en Vajmaro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Karl Vent estis la filo de vajmara kortegkonsilisto Johann Karl Christian Vent (1802-1880), kiu loĝis ĉe Ackerwand nr 13. Laŭ ekzamenprogramo, li estis studento ĉe la Reĝa konstruaĵa komercolernejo en Dresdeno.[1] Li studis tie en 1861/62 konstruinĝenierikon.[2] Vent iĝis membro en Prago en 1869 en la instruistaro de la Germana Politeknika Ŝtata Instituto de la Reĝlando Bohemio kaj nomumitis asistanto pri arkitekturaj temoj.[3]
Vent kreis konstruaĵojn en la stilo de historiismo kun karakterizaĵoj novrenesancaj laŭ mendo de la grandduka kortego en Vajmaro. Tiu ĉi stilo plaĉis al la gusto de grandduko Karlo Aleksandro. La konstrua direktoro eĉ ne estis ĉiam informita kaj ne malmultaj mendoj granddukaj iris rekte al Vent.[4] Li kreis reprezentantajn kaj urbokarakterizantajn aferojn en Vajmaro kio daŭris ĝis nun kaj iam igis grandajn kaj efikajn ŝanĝojn, eĉ por ĝenerala urboplanado koncerne ekz. la trafikreguligon encentran. Pro superŝutiĝo perlabora mankis li kiel manaĝero por alia granda projekto, nome por la ĉevalejego kie troviĝas nun parto de la Ĉefa ŝtatarĥivo.[5] Estis li ĉefo ekde 1873 direktoro Carl Heinrich Ferdinand Streichhan respondecante ĉefe pri fiska konstruado. Kune kun Streichhanen la Sekcio de la interno kiel konstruoficiro por la fiska konstruo[6] kaj estis kune kun li - krom elfaro de propraj propraj konstruaĵodezajnoj - implikita e diversaj registaraj konstruprojektoj.
Laŭ peto de la amika aŭstra arĥitekto August Ortwein kaj la lepsika eldonejo E. A. Seemann li pretis ekde 1872 en la funkcio de grandduka ĉefkonstruisto skribi kontribuaĵojn pri Vajmaro kaj Erfurto por la plurvoluma verko Deutsche Renaissance.[7] Tie ĉi libro havas ankaŭ dokumentan karakteron kaj uzitis ĝis la 20-a jarcento kiel kompendio pri rekonstruado de ejoj respektive kompletigado de konstruaĵeroj. [8]
Verkoj en Vajmaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1873 dezajno por: novkonstruo de Ŝtata arkivejo ĉe la Kortega ĝardenistejo (ne realiĝis pro grandduka malvolo kaj aliutiligo de la grundo)[9]
- 1873 projekto de transirejo: je Schützengraben
- 1877 porinstruista seminario: ĉe Gropius-strato nr 1 (kie gastas en niaj tagoj la lernejo Staatliche Gemeinschaftsschule Jenaplan Weimar)[10]
- 1878 Sophienstiftsplatz 1: lernejo (Sophienstift, pli malfrue Johann-Peter-Eckermann-Schule) laŭ modelo de palaco en Trento; el sabloŝtono el Nebra.[11]
- 1886 Schröterstraße: (nuntempo ĉi tiu strato nomiĝas Washingtonstraße, nr 53), ejo de Paŭlina Konvento.[12]
- 1886/87 Tiefurter Allee 6: domo por la legatarejo de Rusio.[13]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Art. Historismus, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 206-207
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Programm zu den am 7., 8. und 9. April 1862 mit den Schülern der Königlichen Baugewerkenschule in Dresden zu haltenden Prüfungen. 1862, p. 23.
- ↑ listo de studintoj
- ↑ Jahres-Bericht über den Zustand und die Leistungen des Deutschen Polytechnisches Institut Prag, 1869/70, Prago 1870, p. 12; Oesterreichischer Bau-Almanach für Staats-, Landes- und Gemeinde-Beamte, 1871, p. 89.
- ↑ Verhandlungen des ... Landtags und der Gebietsvertretung von Sachsen-Weimar 1877, Weimar 1877, p. 562.
- ↑ Kerstin Vogel: Carl Heinrich Ferdinand Streichhan. Disertacio, Weimar 2008, p. 180 kaj 189.
- ↑ Staatshandbuch für das Großherzogtum Sachsen. 1874, p. 74.
- ↑ Ludwig Leybold (eld.): Deutsche Renaissance. Eine Sammlung von Gegenständen der Architektur, Decoration und Kunstgewerbe in Originalaufnahmen, Band: Augsburg, E. A. Seemann, Leipzig, 1872
- ↑ Kp. Werner Broda, Hof: Spurensuche Nickel Hoffmann - Ein Baumeister der Deutschen Renaissance, disertaĵo, Marburg 1998
- ↑ Willy Flach: Beiträge zum Archivwesen, zur thüringischen Landesgeschichte und zur Goetheforschung. 2003, p. 60
- ↑ La du de Vent starigitaj lernejoj figuras sur listo de protektotaj monumentoj kiel ankaŭ la kompleta Gropius-strato kaj Sophienstift-placo.
- ↑ Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen. Dua eldono, Munkeno 2003 ISBN 978-3-422-03050-3, p. 1329
- ↑ Art. Pauline Ida Marie Olga: Erbgroßherzogin von Sachsen-Weimar-Eisenach, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 347. - Ĝi figuras sur listo pri protektindaj monumentoj.
- ↑ Ehemalige russische Gesandtschaft in Weimar (Thüringen)