Ĉirkaŭfortikaĵo de Vajmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
urboplano de Johannes Wolf, 1559

Ĝis hodiaŭ troviĝas en Vajmaro, Germanujo, kelkaj restaĵoj de la iam fortimpresa ĉirkaŭfortikaĵo (germane: Weimarer Stadtbefestigung).

Historio[redakti | redakti fonton]

La mezepoka faro de rempararo ŝajne komenciĝis en la 13-a jarcento ĉe Buro Hornstein. Unue temis pri lignaj palisadoj de ties konusformaj finiĝoj havas sian nomon la nunaj geografiaj punktoj Kegeltor, Kegelplatz kaj Kegelbrücke. En la kuro de la 17-a jarcento evoluiis el Hornstein-kastelo Wilhelmsburg kaj post la incendio de 1774 la Urba kastelo en sia nuna aspekto.

La ĉirkaŭfortikaĵo fariĝis ringe ekstere de Jakoba antaŭurbo. La fina etendiĝo estis atingita nur en la 14-a jarcento kaj alikonstruoj okazis ĝis la mezo de la 16-a jarcento. Ĝi kondukis disde [kasse-turo (Vajmaro)|Kasse-turo]] tra Goethe-placo, Wieland-strato, Schiller-strato kaj Puschkin-strato ĝis la biblioteka turo. Post la urbomuro troviĝas ŝtonzono de inter 8 kaj 10 metroj dikeco kiel defendilo; ĝin oni uzis en pactempoj ĝardene.[1] La Biblioteka turo, kiu estiĝis en 1435, estas la plej malnova ŝtona parto pri kiu oni posedas dokumentojn.

La plejan parton de la ĉirkaŭfortikaĵo oni neniigis post la Sepjara milito. Du turoj de la kaj malmultaj restoj muraj konserviĝis ĉe Graben, dume la aliaj brikoj permesis konstrui novajn domojn.[2] Ankaŭ la foso ĉirkaŭinta la murarono estis surŝutita. Ĉiuokaze, la tuto tiutempe ne plu sufiĉus al sieĝo per modernaj armiloj.

La turoj estis alikonstruitaj kaj havas nun la nomojn Kasse-turo kaj Urboturo. Ĉi-lasta servas kiel deponejo por Biblioteko Dukino Anna Amalia. Nur ĉe Graben ankoraŭ videblas parto duonronda kiu estis iam eble gvatturo. Eroj de la norda muraro konserviĝis.

Sur urboplano de 1559 de la topografo kaj urbestro Johannes Wolf bonege distingeblas la malnova ringomuro kun turoj kaj pordegoj. La pordegoj bedaŭrinde nur stratnome postvivis, ekz. ĉe Kegeltor, Jakobstor kaj Frauentor.[3] Por la konstruo oni uzis lokajn ŝtonspecojn, ekz. kalkŝtonon.[4] Mape ankaŭ mencio estas pri Erfurter Tor kiu estas produkto de la 16-a jarcento.

Ĉiuj menciitaj partoj figuras sur oficiala listo de protektotaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.98194444444411.326111111111

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Art. Stadtbefestigung, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte, Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 417.
  2. Annette Seemann: Weimar. Eine Kulturgeschichte. Ch. Beck, München 2012, ISBN 978-3-406-63030-9, p. 71-72
  3. Art. Stadttore, ĉe: Günther (1998) p. 425
  4. Hannelore Henze, Ilse-Sibylle Stapff: Streifzüge durch das alte Weimar. Weimar 2004, p. 85 ss.