Zum schwarzen Bären (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gastejo "Zum Schwarzen Bären"

Zum schwarzen Bären estas pluretaĝa gastejo kun hotelo ĉe Bazarplaco centra en Vajmaro, Germanujo, ĉe ties suda flanko (Markt 20).

Historio[redakti | redakti fonton]

Stariĝo estis en 1540 - do temas pri la plej malnova ankoraŭ funkcianta restoracio en la tuta urbo kaj pri domo pli aĝa ol la samplaca Cranach-domo. Kiam ĝi starigitis estis ĝi la unusola siaspece. La nomo bone videblis ankaŭ danke al enskriba'jo supre de la iama porda arko: Das Haus steht in Gottes Hand, zum schwartzen Beren es genant. Pli malsupre estas la latinlingva mallongigo V.D.M.I.AE. (verbum Domini manet in aeternum - la vorto de la Sinjoro restos en eterno).[1] Okulfrapas ankaŭ rondarkaĵo malkovrita nur en 1926 en renesanca stilo kaj el vajmara travertino kiun oni dum la lastpasinta restaŭrado farbis helruĝe.[2]

Parte eĉ hodiaŭ la interno atestas sian interesegan historion. Ekzemple la kahela forno kiu havas konekson al renesanco kun aldonita'jo el la periodo de spekulanto-kompanioj. Ofte okazis surloke tranoktadoj ordinitaj ekz. dum la Tridekjara milito kiuj mallukris por la gastejestroj. En 1696 ĉefo de Zum schwarzen Bären fondis la tuj apudan restoracion Zum Elephanten kiu post malkonstruo en 1935 iĝis en 1937 hotelo laŭ planoj de la nazia arĥitekto Hermann Giesler. En 1877 aldonitis alia etaĝo; post la bombardoj en 1945 la restoracia servado ĉesis ĝis 1999.

La kompleta bazarplaco inklude de tiu ĉi domo staras sur la listo de la vajmaraj monumentoj protektotaj. La gastemo mem pluse estas ankaŭ por si mem monumento aparta.[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.9790411.32995

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikolaus Griebel: Ein Tag in Weimar: Wanderungen zu Weimarer Stadtarchitekturen, tria eldono, Weimar 2008, p. 27. La germanlingva frazo rima en malnova ortografio esprimas ke la domo estas sub la protekto de Dio kaj ke ĝi nomiĝas laŭ nigra urso.
  2. Gerd Seidel, Walter Steiner: Baustein und Bauwerk in Weimar (=Weimarer Schriften, 32), Ständige Kommissionen Kultur der Stadtverordnetenversammlung Weimar und des Kreistages Weimar-Land in Zusammenarbeit mit dem Stadtmuseum Weimar, Weimar 1988, ISBN 3-910053-08-4, p. 47.
  3. Monumentolisto vajmara
  4. Tie ĉi referencatas je Klaus Gallas: Weimar. Die 99 besonderen Seiten der Stadt, mdv Mitteldeutscher Verlag GmbH, Halle 2015, ISBN 978-3-95462-533-8