Aerodromo Weimar-Lindenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Aerodromo Weimar-Lindenberg
aerodromo
Estiĝo 1911
Lando Germanio vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 58′ 44″ N, 11° 21′ 24″ O (mapo)50.97888911.356667Koordinatoj: 50° 58′ 44″ N, 11° 21′ 24″ O (mapo)
Map
Aerodromo Weimar-Lindenberg
vdr
iamaj flugkampoj de ĉe Lindenberg, Vajmaro
letero transportita fare de DLR okaze de la unua flugo disde Vajmaro Berlinon

Aerodromo Weimar-Lindenberg (alternativa nomo komence Flugplatz Neunzig Äcker) estis flughaveneto en Vajmaro, Germanujo, funkciante inter 1911 kaj 1936. Ĉar ekzistis disde tie ĉi Berlinon la unua fluglinio en Germanujo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Kolektiĝis jam en 1909 societanoj de Luftverkehr e.V. engaĝiĝante por la antaŭenigo de flugtrafiko en Vajmaro kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Solena inaŭguro flughavena estis en la 8.6.1911 ĉe Webicht.[2] Ĉefinstigintoj kiuj ankaŭ ĉeestis la inaŭgurajn ceremoniojn estis la advokato Georg Mardersteig kaj lia grandduka moŝto Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro-Eisenach)[3]

Ĉirkaŭ la jaro 1910 neasfaltita vojo aerkampen kondukanta disde Oberweimar alinomiĝis Am Flughafen. Nova alinomiĝo venis en la 5.2.1962 je Am Sportplatz pro apuda sportejo.[4] En la 10.6.2015 deciditis nomi novan straton en proksimeco honore al la iama flughavena aktivado Am alten Flughafen.[5]

La unuaj pasaĝeroj (ekde la 8.2.1919) estis deputitoj de la Nacia asembleo de Vajmaro. Surterigis ankaŭ aerŝipoj kaj privataj sportflugmaŝinoj. Diversaj kompanioj prezentis por transporti ekz. poŝtaĵojn: Deutsche Luftreederei (DLR - antaŭulo de Lufthansa, Junkers Luftverkehr AG k.a. La linio neniigotis jam en 1921 pro mankanta rentabilitato.

En februaro 1919 la armea flugtaĉmento 423 (ekde julio 1919 Artillerie-Flugstaffel-116 alvnis por protekti la demokratiajn deputitojn kun sume pli ol 120 personoj (inklude de la teknikistoj) kaj 15 aviadiloj. Ĝi estis fondita post Novembra Revolucio de voluntuloj apud Paderborn.[6] En la postlasitaĵoj de la piloto Leonard Rempe konserviĝis multe da fotoj kaj publikigitia en la fakgazeto Propellerblatt nr. 47/2021. Teamoj de Ballspielclub (BC) Vimaria ludis matĉe kontraŭ teamoj de la flughavenistoj.[7]

Ĝis 1936 servis la aerkampo ankaŭ kiel lernigejo por la vajmara Lernejo porinĝeniera. La kontrolturo ankoraŭ videblas dume la hangaroj malkonstruitis en 1981.[8]. La starta kaj malstarta lenoj estis blazonaj. Apudis hotelo kaj aŭtaj garaĝoj. Faris fotojn de la tuto la kortega fotisto Louis Held. Fermiĝo venis en 1936.

En februaro 1919 estis akcidento kiam flugmaŝino koliziis kun la kirkoturo de Berlin-Lankwitz kaj devis helpbezone surterigi en Bitterfeld.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rainer Erices: "Erste Fluglinie Deutschlands: Berlin – Weimar". Ĉe: MDR, 5.2.2019
  2. Markus Decker, Matthias Heerwagen, Nico Kopitzsch: "Seminarfacharbeit zum Fluglatz und Geschichte". Eldonis FSV Rudolstadt, 2.10.2014
  3. Christiane Weber: "100 Jahre Luftpost". Ĉe: OTZ, 2.2.2019
  4. Gitta Günther, Rainer Wagner: Weimar Straßennamen. RhinoVerlag, Ilmenau 2012, p. 23.
  5. Stadt Weimar (eld.): "Öffentliche Bekanntmachung der Straßenbenennung »Glockenbecherweg« und »Am Alten Flughafen«" - Ĉe: Rathauskurier 14/2015, p. 8021-8022 PDF Arkivigite je 2022-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Angelika Hofmann: "Erste Luftbildaufnahmen der Junkerswerke |hrsg=Hugo Junkers Werke GmbH".
  7. Hans-Georg Kremer: "Als Vimaria Kicker gegen die Mannschaften der Flieger spielten". Ĉe: TA, 2.7.2022
  8. Renate und Eberhard Renno (eld.): Louis Held. Hofphotograph in Weimar – Reporter der Jahrhundertwende. Fotokinoverlag, Leipzig 1985, p. 208