Kafejo Residenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kafejo Resi, 2016

Kafejo Residenz (germane Residenz-CaféCafé Resi) estas la plej malnova ĝis nun ekzistanta kafebutiko en Vajmaro, Germanujo (Grüner Markt 4).

Historio[redakti | redakti fonton]

La kortega sukerbakisto August Emil Theodor Ißleib malfermis la kafejon en la 7.11.1839 ĉe Grüner Markt. Johann Wolfgang von Goethe havis la unuan envajmaran loĝejon en najbara ejo ĉe Burgplatz nr 1. Lia tiama loĝĉambro apartenas nuntempe, post vandforigo, al la kafejo kaj nomiĝas Goethe-Zimmer.

Ißleib paralele laboris por la grandduka domo. Ankaŭ oni interkonsentis kun la nobeloj ke la soldatoj de la Ĉefa gvardiejo ricevu varman bieron en tagoj de malvarmo malsupre de 10 °C. Post la morto de August Ißleib transprenis la filo Karl Wilhelm Gustav la entreprenon. Kunvenis tie ĉi artistoj kaj la bohemianoj.

Jen listo de la sekvantaj posedantoj:

  • 1886: majstro J. M. Bauer
  • 1887–1893: majstro Bertram Oberdörster
  • 1894: majstro Brinkmeier
  • 1895–1902: majstro Eduart Kämpf
  • 1903–1905: majstro Paul Kaiser
  • 1906–1945: majstro Alfred Schmidt

En la 8.1.1906 ekĉefis sukerbakisto majstra Alfred Schmidt kiu gvidadis dum ne tute kvar dekoj da jaroj. Tiutempe la kafejo plurfoje estis alikonstruata kaj plibeligata. Fariĝis plietendiĝo kun vintroĝardeno kio rezultigis terason supran. La ĉambroj en la supra etaĝo estis aranĝitaj laŭ stilo de bidermajro. La antaŭenireja teraso estis novigita. Tiam la tuto floregis.

Post lamorto de Schmidt en somero 1945 venis provizora administranto. En decembro 1948 la sukerbakisto majstra Amse remalfermis la tuton sub la nomo Haus Resi. En 1949 ĝi iĝis popolproprieta entrepreno de HO.

HO lasis la nomon Resi kaj restaŭris ĝin komence de la 1960-aj jaroj kaj instalis legado-angulojn kun enlandaj kaj eksterlandaj gazetoj, revuoj kaj libroj. Fine de la 1960-aj jaroj la komplekso estis tute nova kaj la iama ekiparo perdiĝis. Ĝis la 1980-aj jaroj ĝi estis kutimlokalo de multaj studentoj de Liszt-muzikaltlernejo kaj de Bauhaus-universitato. Ne malmultaj karnavalspektakloj tiamaj ĝis hodiaŭ plenigas memorojn de partoprenintoj.

Pro la neniigo de HO en junio 1991 ĉesis ankaŭ la kafejo. Restaŭrado sekvis kaj en oktobro 1992 ĝi regajnis la malnovan nomon Residenz-Café. De tiam societo el Würzburg umis tie.[1]

De aŭgusto 2006 ekzistas supre pensiono kun tri steloj nome Kleine Residenz.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrike Sebert und Karen Schröder: Resi – das Residenz-Café – Weimars ältestes Kaffeehaus. Würzburg 1999, Format A5, 96 Seiten, ISBN 3-925225-00-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. informoj pri la historio el la menukarto de februaro 2017
  2. http://www.residenz-pension.de/
50.98005911.330915