Vintroĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vintroĝardeno de la Muzeo Horniman en Londono
Vintroĝardeno en Germanio kun anemometro

Vintroĝardeno plejofte estas vitra strukturo kun metala framo, aŭ verando kun vitraj muroj kiu servas kiel pligrandigo de la salono kun aŭ sen ekzotikaj plantoj. Ĝi estas uzata por tetrinkado aŭ por intimaj akceptoj. Ĝi havas elvidon al ĝardenoparko.

Ĝi fakte estas plilongigaĵo de la salono kaj ĉefe servas por ĝui la ĝardenon dum malvarma vetero.

Ankaŭ estas grandaj vintroĝardenoj kie travintras plantoj kiuj ne estas vintrorezistaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]