Saltu al enhavo

Domo Hohe Pappeln (Weimar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo Hohe Pappeln
Unufamilia loĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo secesia arkitekturo vd
Arkitekto Henry Van de Velde vd
Estiĝo 1907
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Vajmaro
Adreso Belvederer Allee 58, Weimar
Situanta sur Belvederer Allee
Poŝtkodo 99425
Situo
Geografia situo 50° 57′ 35″ N, 11° 20′ 32″ O (mapo)50.959711.3422Koordinatoj: 50° 57′ 35″ N, 11° 20′ 32″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Vajmaro

Domo Hohe Pappeln (Weimar) (Vajmaro)
Domo Hohe Pappeln (Weimar) (Vajmaro)
DEC
Map
Domo Hohe Pappeln
Posedata de Henry Van de Velde vd
vdr

La Domo Hohe Pappeln (germane: Haus Hohe Pappeln) troviĝas en Vajmaro, Belvederer Allee nr 58.

Domohistorio

[redakti | redakti fonton]

Henry Van de Velde plenumis al si revon en la 5-a jaro de sia konsilista deĵoro ĉe la Artmetia Seminario de Vajmaro: havi propran domon ĉe la urba periferio. Van de Velde, estante mem artmetiisto konata pro luksaj mebloj kaj internaj ekipaĵoj, projektis la trietaĝan domon komplete kaj respektis aparte la kurson de la sunlumo.

Van de Velde vivis de 1908-17 kun la edzino Maria kaj kvin infanoj en la idilieca domo. Pro kreskanta ksenofobio dummilita li forlasis la urbon vendinte la domon. Post oftaj posedantoŝanĝiĝoj estas ekde 2002 la fondaĵo Klassik Stiftung Weimar, kiu uzas la tuton. Rondgvidado konsistas el vizito de la ĝardeno kaj de la reprezentadaj ĉambroj kun salonego, manĝoĉambro, laborĉambro kaj vestiblo ĉe la loĝadaj ĉambroj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Simile al la organoj de korpo ĉiu ĉambro ankaŭ havis strikte difinitan funkcion kaj sekve ankaŭ firman lokon ene de la ĉambraro. La spiriton de Van de Velde oni sentas en ĉiu detalo de la domo: ĉe la ensemblo de la mebloj el la vajmara loĝejo de la barono de Münchhausen, la metalaj ornamaĵoj, la ceramikaĵoj, la stofoj kaj la aĵoj de ĉiutaga uzo. Tiel la tuta domo fariĝis individua artaĵo.

La ekstera aspekto ŝuldiĝas al la interna strukturo kaj la ordigo de la instalitaĵoj. La arkitekturo havas karakteron komplikan kaj troludeman. Van de Velde intence rezignis pri ornamaĵoj, li uzis modernismaĵojn kaj farigis la domon laŭ la principoj de utileco. Al ĉiu fasado estis asignita alia ĝardena zono. La ĝardenon li - nemire - ankaŭ planis. En la ĝardeno troviĝas puto kun figuro de la flandra skulptisto George Minne, kiu ne malofte gastis ĉe Van de Velde.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Theres Sophie Rohde, Christian Tesch (eld.): Van-de-Velde Spaziergang. Auf den Spuren Henry van de Veldens an der Bauhaus-Universität Weimar. Verlag der Bauhaus-Universität Weimar, Weimar 2012, ISBN 978-3-86068-478-8, p. 48-49

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]