Preĝejo Kristo (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iama metodisma kirko en Vajmaro

Preĝejo Kristo estas eksa preĝejo metodisma en Vajmaro, ĉe la angulo inter la stratoj Schubertstraße 23/Richard-Wagner-Straße en Vajmaro, Germanujo, uesta kvartalaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi konstruitis en 1896 kun apogo de usonaj kaj germanaj privatuloj fare de Max Meckel laŭ gotika stilo.[1] Ĝi estas el brikŝtonoj. La tegmento estas kun transepto kaj firstotureto. La angulkonstruaĵo sur rektangula horizontala projekciaĵo estas konstruita el ruĝaj brikoj kun flavaj brikbendoj super soklo. La muroj estas dividitaj en du zonojn per ĉirkaŭa kornico. La pli malalta zono havas segmentajn arkfenestrojn kaj la supra zono havas pintajn arkfenestrojn laŭflankitajn per pilastroj. Pro la du gabloj sur la orienta kaj norda flankoj de la strato kaj la okangula krestgvattureto kun malferma lanterno kaj pinta kasko, la ardeza tegmento ŝajnas havi kruciĝon. La preĝejo estas signifa arĥitekture, eĉ ekster la limoj de Vajmaro.

En 1906 la tuto estis sub la ŝirmo de Episkopa Metodisma Eklezio.[2]

Franz Huth pentris vidon je Schubert-strato en la direkto de la kirko. Ĝi estas en posedado de la fondaĵo Klassik Stiftung Weimar sub la havaĵarnumero KGe/00779.[3]

Hodiaŭ la ensemblo utiligitis kiel loĝeja kaj komerca domo. Ĝi ja figuras kiel Christuskirche sur listo de la monumentprotektotaĵoj vajmaraj. Distrikto eklezia de la metodistoj de Vajmaro kaj Jena administratas nuntempe disde Jena.[4] En 2005 aĉetis Thüringer Tanzakademie, danclernejo, la konstruaĵon.[5] Necesaj aliarenĝoj sekvis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Art. Methodistische Kirche, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 295.
  2. Gitta Günther, Lothar Wallraf (eld.): Geschichte der Stadt Weimar. Dua eldono, Böhlau, Weimar 1976, p. 505.
  3. https://www.klassik-stiftung.de/digital/fotothek/fotothek-online/?q=Schubertstra%C3%9Fe%2023
  4. http://www.emk-jena.de/
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-03-14. Alirita 2022-03-14.
50.775311.31945