Mythos Weimar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kvartala enirejŝildo Vajmaro-Buchenwald

Mythos Weimar (laŭvorte: Mito de Vajmaro) estas la titolo de furorlibro de Peter Merseburger.[1] La unua eldono aperis en 1998, antaŭ la fono de nomumiĝo de Vajmaro je eŭropa kultura ĉefurbo (1999), ĉe Deutsche Verlags-Anstalt en Stutgarto.

En ĝi pasigas la aŭtoro 150 jarojn da vajmara historio. Kerne temas pri la enscenigo de Vajmaro kiel nacia simbolo.[2] Konatas ensocie la t.n. spirito de Vajmaro (Geist von Weimar).[3] Temas pri fundamenta mito de la Vajmara Respubliko. Merseburger krome kreis filmon sub la titolo Der Geist von Weimar kiu ekspekteblis en 1998.[4]

La merseburger-a kulturhistorio iĝis grandsukcesa libro kun pluraj eldonoj[5] pri la altoj kaj malaltoj de Vajmaro: tioma diskordo nur ĉe malmultaj aliaj lokoj ekzistas. Ĉar Vajmaro vole nevole simbolas kaj por la brilo kaj la malbrilo kun la absoluta neimagebla nehumanismaĵo de la koncentrejo de Buchenwald. Vere temas pri tutgermania fenomeno de la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj kio nur pli bone ol alie okulfrapegas Vajmare.

Taksoj[redakti | redakti fonton]

Oni ja rajtas nomi ĝin referenca verko (de ĉ. 450 paĝoj). Eĉ la renomita kulturhistoriistino Annette Seemann, kiu mem verkis en 2012 gravan privajmaran historiaĵon (Weimar. Eine Kulturgeschichte), ofte referencas al la verko de Merseburger.[6] La klapkovrilteksto de la eldono de 2013 jenas i.a.:

Merseburgers Kulturgeschichte Weimars darf man einen großen Wurf nennen. Der Band ist, in nuce, eine deutsche Geschichte, am Beispiel Weimars demonstriert.[7]

Tial pensas Klaus Harpprecht, grava ĵurnalisto de la semajngazeto Die Zeit.

Eksteraj ligioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter Merseburger: Mythos Weimar. Zwischen Geist und Macht, Beck Verlag, München 2013, ISBN 978-3-423-30787-1
  2. klarigoj dum traurbaj gvidadoj
  3. Georg Schmidt: Durch Schönheit zur Freiheit. Die Welt von Weimar-Jena um 1800. Beck, München 2022, p. 295-306. ISBN 978-3-406-78556-6
  4. filminformoj sur filmara forumo
  5. Hellmut Seemann (eld.): Anna Amalia, Carl August und das Ereignis Weimar. Jahrbuch 2007, p. 193
  6. Weimar. Eine Kulturgeschichte, Beck Verlag, München 2012, ISBN 978-3-406-63030-9
  7. Traduko: La vajmara kulturhistorio de Merseburger juste taksiĝu furoraĵo. Temas kerne pri nenio alia ol tutgermanuja historio prezentata je ununura urbo.