Domo je Brennerstraße 42 (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Domo je Brennerstraße 42
arkitektura strukturo • hotelo
Lando Germanio vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 59′ 27″ N, 11° 19′ 39″ O (mapo)50.9907911.32758Koordinatoj: 50° 59′ 27″ N, 11° 19′ 39″ O (mapo)
Map
Domo je Brennerstraße 42
vdr
iama hotelo je Brennerstraße 42 (Vajmaro)
stumbliga ŝtoneto por la judino Rosa Schmidt

En la domo Brennerstraße 42 en Vajmaro (Germanujo) iam troviĝis Lounge-Hotel Weimar.[1] Alia gasteja nomo de ĝi estis Hotel Thüringen.[2] Ĝi limas Baudert-placon ĉe la angulo al la strato Schopenhauerstraße estante tre proksime al la centra stacidomo. Nuntempe ene estas lueblaj apartamentoj por neprivate vojaĝantoj[3], arĥitektaj burooj kaj danclernejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estiĝis la hotelo dum vilhelmaj tempoj.[4] kaj, almenaŭ de 1892, ene estis Hotel Hohenzollern.[5][6] Ĝi apartenis al hotelĉeno de la bierfaristoj Heydenreich.[7] La konstruaĵo bone konserviĝis. Antaŭ 1902 ĝi nomiĝis Schöne Aussicht sub la luprenado fare de Arthur kaj Rosa Schmidt.[8]

Antaŭ preferado tranokti ĉe Hotel Elephant, Adolf Hitler loĝis pli ofte tie ĉi.[9] La unuan fojon jam antaŭ la Regna partitago de 1926 en 1925, por bone prepari la tuton. Sekve troviĝis tie ĉi la administra centro de la okazigota partitago de NSDAP.[10]

Rosa Schmidt (fraŭline Grill-Freimann) estis deportita en 1944 al Aŭŝvico.[11] Memorigas onin pri ŝi surloka stumbliga ŝtoneto. Ŝia edzo Arthur Schmidt estis punita en 1944 pro neindiko de la judeco de Rosa. Li memmortigis sin post ŝia forkonduko al la koncentrejo. La adapto nuna eblis post 2011 kiam ĝi estis vendita al arĥitekto. Ĝi figuras sur listo de monumentprotektotaĵoj.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Temas pri duala angulkonstruaĵo. Ĝia fasado en la direkto de Baudert-placo impone finas la antaŭstacidoman placon oriente. La trietaĝa domo el la periodo de spekulanto-kompanioj estas ŝmirita per inkrustaĵoj kaj havas groptegmenton. La sokla spaco el naturŝtono estas farbita. La fasada ornamaro modestas, sed mezetaĝe ĝi pli malmodestas laŭ bidermajra modelo. La alo en la direkto de la norda Schopenhauer-strato havas vintroĝardenon kun vitra tegmento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Weimarer Lounge-Hotel an Architekten verkauft." - Ĉe: TA, 19.4.2011
  2. Guglaj libroj
  3. Firmania.de
  4. Leo Woerl: Führer durch Weimar und Umgebung, Woerl's Reisebucherverlag, 1907, p. 21.
  5. 'Klockhaus' kaufmännisches Handels- und Gewerbe-Adreßbuch des Deutschen Reiches, Band 2, Berlin 1892, p. 791.
  6. Art. Hotels, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 217.
  7. Art. Brauereien, ĉe: Günther (1998), p. 52
  8. informoj ĉe LernortWeimar
  9. informoj ĉe LernortWeimar
  10. Michael H. Kater: Weimar: From Enlightment to the Present Yael University Press, New Haven kaj London, 2014, p. 251
  11. "Weimar im NS/19"