Herder-domo (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herder-domo
Aspekto fronta de la loĝdomo malantaŭ la Herder-kirko
Aspekto fronta de la loĝdomo malantaŭ la Herder-kirko
Aspekto fronta de la loĝdomo malantaŭ la Herder-kirko
pastrejo [+]

LandoGermanujo
Koordinatoj50° 58′ 53″ N, 11° 19′ 44″ O (mapo)50.98146383944411.328867673889Koordinatoj: 50° 58′ 53″ N, 11° 19′ 44″ O (mapo)

Herder-domo (Turingio)
Herder-domo (Turingio)
DEC
Herder-domo
Herder-domo

Herder-domo (Germanio)
Herder-domo (Germanio)
DEC
Herder-domo
Herder-domo
Map
Herder-domo
Vikimedia Komunejo:  Herders Wohnhaus [+]
vdr

[[Kategorio:situovajmaro kun ŝablono Geokesto]]

memortabulo supre de la enirejo ĉe Herder-placo 8
historia Herder-ĝardeno

La iama Herder-loĝdomo (germane Wohnhaus Herder) de la teologo kaj filozofo Johann Gottfried Herder situas centre de Vajmaro en Germanujo post la belega kaj gravega Petro-kaj-Paŭlo-kirko. Tie li deĵoris ĝismorte kiel supera pastoro kaj generalsuperintendanto de la Duklando Saksio-Vajmaro. Memorigloko pri li troviĝas monte en la nordo de Vajmaro, en Kleinroda, la ekskursocelo Herders Ruh.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Pro sia iel kaŝita situo postkirka ĉe mal-sintrudanta angula areo de la placo la en 1726/27 barokstile alikonstruigitia loĝdomo ofte de vizitantoj neglektitis. Tamen ĝi apartenas ekde 1998 al la monda heredaĵo de Unesko Klassisches Weimar.

Kune kun familio sia Herder loĝis tie ĉi dum 27 jaroj ekde 1776 kiam li danke al la perado de Johann Wolfgang von Goethe vokitis Vajmaron fare de Karlo Aŭgusto. La nombro de la familianoj rapide kreskis kaj kvar el seso da infanoj naskiĝis surloke. La verkisto kaj teatra intendanto Franz von Dingelstedt kaptis en 1850 la okazon vidi la tiam ankoraŭ netuŝita laborĉambro herder-a pri kies simpleco li miris.[1]

Ĝardeno[redakti | redakti fonton]

La post la paroĥestrejo etentiĝanta ĝardeno kun puto, floroj, fruktujoj, beraj arbustoj kaj legomaj bedoj ege ŝatitis kaj prizorgitis de Herder. Tie ĉi li povis ordigi la aranĝon de la vojetoj kaj plantadoj laŭ ideoj propraj. Surbaze de liaj leteroj kaj poemoj kaj malnova urboplano la Herder-ĝardeno kune kun la en 1846 alikonstruita ĝardendometo rekonstrueblis en 1994 okaze de la datreveno 250-a naskiĝtaga de Herder.

Malkiel la domo, kiu ankoraŭ en niaj tagoj servis por la superintendantoj, la ĝardeno estas de libera aliro por ĉiuj. Memortabulo supre de la enirejo markas la iaman ĉeeston profesian de Herder. Teretaĝe estas ekde 2005 eta vendejo por religiaĵoj al kiu apartenas ankaŭ kafejo en la korto. Ĉe la okcidenta gablo de la domo legeblas en grandaj literoj la eldiraĵo herdera Das Christentum ist Freiheit und Freude / La kristana religio signifas liberecon kaj ĝojon.

Puto malklasika[redakti | redakti fonton]

La puto ne estas el klasikaj tempoj sed kreitis por la jaro 1999 en la kadro de la kulturĉefurbo-programo en 1999 kaj okaze de la 250-a datreveno naskiĝtaga de Herder (1994). La ujo de la tuboputo estas supraĵe tutronda dume la betona pelvo estas duonrondaĵo fiksita grunde. Akvoprovizado venas el la arbaro Rabenwäldchen tra tubaro el nobla ŝtalo kun malsupren direktita disdonilo tavolforma je la pelva mezo. Ĉirkaŭ ĝi, kiu ekzakte en la meza akso de la ĝardeno troviĝas, grupiĝas benkoj rondaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Herders Wohnhaus en la germana Vikipedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Am Fenster [...] steht ein Schreibpult, morsch, wackelig und nieder [...] ein paar Federn, [...] und ein viel gebrauchtes Kaffeebrett. Alles unendlich einfach, für ein modernes Auge beinahe ärmlich zu nennen. Kp. Wurlitzer, Bernd: DuMont-Reisetaschenbuch WEIMAR - mit Erfurt und Jena. DuMont Reiseverlag, Ostfildern 2008, p. 74