Preĝejo Sankta Bonifaco (Schöndorf)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonifaco-kirko en Schöndorf

Preĝejo Sankta Bonifaco (germane: Filialkirche St. Bonifatius) estas romkatolika kirko en Schöndorf, urbokvartalo de Vajmaro, Germanujo. Estas ĝi filia al Preĝejo Koro de Jesuo ene de la dekanujo vajmara de la diocezo erfurta.[1] Situas ĝi je la strato Edith-Stein-Straße 1.

Historio[redakti | redakti fonton]

Al Schöndorf venis en 1941 multaj katolikaj germanlingvanoj el Rumanujo; por ili ofertiĝis diservoj komence en lernejo respektive gasteja salonego. De 1947 la areo ricevis memstaran administradon en animzorgado kies centro troviĝis komence en Liebstedt, de 1954 en Schöndorf. Post kiam junuloj de la ĝenerala vikariujo de Erfurto naskis la ideon krei paco-lokon proksime de la eksa koncentrejo Buchenwald oni planis starigon de kirko. Pro la 1200-a datreveno de la mortotago de Sankta Bonifaco la preĝejo metiĝis sub ties patronecon.

Arĥitekto Johannes Reuter el Bitterfeld liveris la planon por la okcidenten konstruota konstruaĵo. La ŝtonaĵaro estas, laŭ geologo Walter Steiner, alie en Vajmaro nenie uzita materialo: gnejsaj platoj per rompo malglataj kaj kun ruĝaj makuloj. Aliaj materialoj prenitaj estis i.a. travertino el Ehringsdorf kaj ŝaŭmkalko el Oberdorla.[2]

La konsekro de la kirko iĝis, post du jaroj da konstrulaboroj, en la 26.5.1957 fare de lia helpepiskopa moŝto Joseph Freusberg. Supre de la enireja portalo estis muntitaj scenoj de la vivo bonifaca.

En 1995 venis kvar karmelaninoj el Dachau al Schöndorf por fondi klostron. Loĝis ili en la paroĥestra domo kaj la sakristion oni ŝanĝis al kapelo por la fratinoj. Fakte temis pri la unua novfondo de monaĥo post Turniĝo en la novaj federaciaj landoj. La tuto ĉesis en majo 2020.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. listo de paroĥoj en la erfurta episkoplando
  2. Gerd Seidel, Walter Steiner: Baustein und Bauwerk in Weimar (=Weimarer Schriften, 32), Vajmaro 1988, ISBN 3-910053-08-4, p. 28.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Art. Bonifatiusgedächtniskirche, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 49.
  • Verena Schädler: Katholischer Sakralbau in der SBZ und in der DDR. Verlag Schnell & Steiner, Regensburg 2013, ISBN 978-3-7954-2675-0, p. 76, 90, 93–94, 146–147, 308, 351.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.0132911.34074